István Rédey [iŝtvAn rEdei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rédey István estis hungara inĝeniero, geofizikisto, geografo, profesoro, geodeziisto, oficiro.

István Rédey
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1898 (1898-12-08)
en Újpest
Morto 7-an de oktobro 1968 (1968-10-07) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo geografo
vdr

István Rédey [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1898 en Újpest. Li mortis la 7-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Rédey frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1921. Post la diplomo li restis samloke por instrui. Post 2 jaroj li ricevis inviton al ĵus establita armea geografia instituto, kie oni komencis enkonduki la fotogrametrion. Li frekventis kurson 3 jarojn, krome ekde 1924 li instruis en la instituto. En 1930 li doktoriĝis en la menciita universitato, en 1942 li estis nomumita privata profesoro en la universitato. En 1948 li atingis la rangon subkolonelo. Ekde 1951 li iĝis katedrestro, en la sekva jaro li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1956 kiel kolonelo, sed post falo de la Hungara revolucio de 1956 multaj forlasis la landon, tial Rédey denove instruis por senmankigi la forirantajn profesorojn. En 1959 li denove iĝis katedrestro. En 1962 li ricevis memormedalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A fotogrammetria elemei (1927)
  • Magyar fotogrammetriai irodalom (1938; ankaŭ germane)
  • A Wegener-elmélet geodéziai jelentősége (1940)
  • A földkéreg izosztatikus egyensúlya (1942)
  • A potenciál-elmélet alkalmazása a geodéziában (1950)
  • A földrajzi helymeghatározás értelmező szótára (1957)

Fontoj redakti