István REÖK [iŝtvAn reok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reök István estis hungara advokato, bienulo. Li estis onklo de Mihály Munkácsy.

István Reök [1] Arkivigite je 2016-12-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1816 en Mándok, li mortis la 7-an de julio 1877 en Békéscsaba.

Biografio redakti

István Reök frekventis kolegion en Eperjes en la 1830-aj jaroj. Li vivis en Pest (urbo) ekde 1839 jam kiel advokato. En 1845 li edziĝis, tiutempe li apartenis al politika kaj literatura rondoj. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la jam sendependa ministerio pri komerco. En 1850 li alvenis al Békéscsaba, kie pro la ministeria rolo jam ne povis labori kiel juristo. Li luis bienon kaj li faris la necesajn agrikultutajn laborojn. En 1851 Mihály Munkácsy vivis ĉe li kelkajn jarojn. En 1860 la politika subpremo mildiĝis, tial li havis postenojn en Gyula en la municipa kaj departementa administrado. Tamen poste denove venis la Habsburga subpremo, tial li denove okupiĝis pri bienaj laboroj. En 1874 kaj post 2 jaroj li vizitis Munkácsy-n en Parizo. En 1876 li denove vivis en Békéscsaba, sed pro frua morto de sia filo li sinmortis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A dohány okszerű kezelése (Gyula, 1867)
  • Társadalmi életképek, tekintettel a székhelykérdésre Békésmegyében (Békéscsaba, 1873)
  • Eszmék a megyei múzeum körül (1874)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti