István Reiman [iŝtvAn rejman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reiman István estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

István Reiman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1927 (1927-02-26)
en Fiľakovo
Morto 11-an de marto 2012 (2012-03-11) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

István Reiman[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1927 en Fiľakovo (Ĉeĥoslovakio/Slovakio), li mortis la 11-an de marto 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Reiman apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. La 2-a mondmilito interrompis lian lernadon, li devis servi en 1944 en nazia Germanio, kie li iĝis kaptito fare de la sovetunia armeo (laŭjure li ne estis soldato). Li povis hejmenveni nur en 1948, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post siaj studoj li estis asistanto, poste lektoro ĝis 1970 en la universitata instituto. En la studjaro 1967 helpe de stipendio li estis en matematika instituto en Romo. En 1970 li kandidatiĝis, poste li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto kiel docento ĝis 1995. Inter 1986 kaj 1992 li estis katedrestro. Inter 1955 kaj 1963 li instruis ankaŭ en pluraj gimnazioj. Li multe strebis por la bona edukado de junaj matematikistoj. Li ricevis premiojn inter 1993-2007.

Lia disertaĵo redakti

  • Vizsgálatok a véges geometriák körében (1969)

Elektitaj libroj redakti

  • Geometriai feladatok megoldása a komplex számsíkon (1957)
  • A vektorok geometriai alkalmazásai (1972)
  • A geometria és határterületei (1986)
  • Matematika (1992, 2011)
  • Fejezetek az elemi geometriából (1998, 2012)
  • Fejtörő feladatok felsősöknek (2001)

Liaj tradukaĵoj redakti

  • E. Ore: Gráfok és alkalmazásaik (1974)
  • G. Kazarinoff: Geometriai egyenlőtlenségek (1980)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-04. Alirita 2018-01-04.