István Somkúti [iŝtvAn ŝomkUti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somkúti István estis hungara kameraisto, filmreĝisoro, fotisto, raportisto. Lia origina familia nomo estis Sovisráth (laŭ pola ortografio Sowizdrzal), lia familia nomvarianto (erare) estis Somkuti, lia neuzita persona nomo estis Sámuel.

István Somkúti
Persona informo
Naskonomo Sovisráth (Sowizdrzal) István Sámuel
Naskiĝo la  12-an de julio 1895(nun 1895-07-12)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto decembro de 1973
en Usono Usono
Okupo
Okupo fotisto
vdr

István Somkúti [1] naskiĝis la 12-an de julio 1895 en Budapeŝto, li mortis en decembro de 1973 ie en Usono.

Biografio redakti

István Somkúti devenis el pola familio. Li lernis en sia naskiĝurbo, poste li lernis la filmadon en Budapeŝto kaj Parizo en 1912. Dum la 1-a mondmilito li estis fotisto kaj raportisto, poste li plulernis la filmadon en Berlino. Post ne gravaj laborlokoj li laboris ekde 1925 en filmproduktejo en Budapeŝto, kie li faris precipe novaĵfilmojn. Li edziĝis en 1931, baldaŭ li havis 2 filojn. Li daŭris la kreojn de novaĵfilmoj ankaŭ dum la nazia erao, tial depost 1945 li estis malpermesita de la filmado. Pri la plia vivo mankas informoj, sed estas fakto, ke en 1964 li migris al Indianao. Li ricevis premion en 1938.

Elektitaj filmoj, kie li estis kameraisto redakti

  • A szegedi XXI. országos dalosverseny (1927)
  • Munkaszolgálat, országépítés (1938, ankaŭ reĝisoro)
  • A telivérek élete (1942)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Budapest fürdőváros (1935)
  • Szarvasmarhatenyésztés Magyarországon (1936)
  • Az Alföld öntözése (1939)

Aliaj filmaj laboroj redakti

  • Sonĝoaŭto (1934) - teknikisto pri sonoj
  • A magyar búza (1938, scenaristo, reĝisoro, kameraisto)

Fontoj redakti