István Széchenyi

SZÉCHENYI István [sEĉenji iŝtvAn] (21-a de septembro 1791 en Vieno - 8-a de aprilo 1860 en Döbling ĉe Vieno), estis hungara magnato, grafo. Multaj nomas lin, kiel faris Lajos Kossuth, "la plej granda hungaro". Lia patro estis Ferenc Széchényi, lia patrino estis Julianna Festetics, liaj filoj estis Béla Széchenyi kaj Ödön Széchenyi.

István Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1791 (1791-09-21)
en Vieno
Morto 8-an de aprilo 1860 (1860-04-08) (68-jaraĝa)
en Döbling
Mortokialo pafvundo
Tombo Nagycenk
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Aŭstra imperioarkiduklando AŭstrioHungario
Subskribo István Széchenyi
Familio
Patro Ferenc Széchényi
Patrino Julianna Festetics
Edz(in)o Crescence Seilern
Infanoj Ödön SzéchenyiBéla Széchenyi
Parencoj Kristóf Festetics
Okupo
Okupo politikistoverkisto
Verkoj Lovakrul
Q1036981
vdr
Portreto de István Széchenyi fare de Friedrich von Amerling

Széchenyi forte kontribuis al la progresigo de Hungario. Kvankam la familio de liaj gepatroj vivis en Aŭstrio, li edukiĝis en la hungara lingvo. Studinte en Anglio kaj vojaĝinte tra pluraj eŭropaj landoj li en 1825 fondis la Hungaran Sciencan Akademion, zorgis pri konstruado de vojoj kaj la navigebligo de Danubo; inter Buda kaj Pest (urbo) li konstruigis la unuan ĉenponton, kiu nun portas lian nomon. Li jam faris planojn por la tunelo sub la budapeŝta burgo, realigota poste en 1854 de Adam Clark.

En la disputo de Hungario pri la Aŭstra-hungara interkonsento kun la centra registaro en Vieno li prenis pli moderan pozicion ol Lajos Kossuth. Kiam Hungario proklamis sin sendependa en 1848, li iĝis ministro pri transportoj kaj socialaj aferoj.

Kiam en 1849 Aŭstrio kun rusia helpo disbatis la hungaran revolucion, Széchenyi havis psikan krizon kaj iris al nerva sanatorio en Döbling. Li sukcesis tiom resaniĝi, ke li povis daŭrigi sian verkadon.

En 1859 Széchenyi verkis satiron pri la aŭstria ministro Bach kaj ties propagandilo "Rückblick" (retrorigardo). Plej malfrue ek de tiam la polico suspektis lin pro politika nefidindeco kaj en marto 1860 traserĉis lian loĝejon. En aprilo Széchenyi mortpafis sin. Tuta Hungario funebris pri li.

Verkoj redakti

  • A Lovakról (Pri la ĉevaloj)
  • Hitel (Kredito)
  • Világ (Mondo)
  • Stádium (Stato)
  • A magyar játékszinről (Pri la hungara teatro)
  • Kelet népe (Popolo de oriento)
  • Önismeret (Sinkono)
  • Ein Blick (Rigardo)


Eksteraj ligiloj redakti