Ne miskomprenu kun István B. Szőnyi!


István Szőnyi
Memortabulo pri István Szőnyi
Memortabulo pri István Szőnyi
Persona informo
Naskonomo Schmidt István József Richárd
Naskiĝo 17-an de januaro 1894 (1894-01-17)
en Újpest
Morto 30-an de aŭgusto 1960 (1960-08-30) (66-jaraĝa)
en Zebegény
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioHungara Popola Respubliko
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Infano Zsuzsa Szőnyi
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • grafikartisto • universitata instruisto • politikisto
vdr

István Szőnyi [iŝtvAn sOnji], hungare Szőnyi István estis eminenta hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

István Szőnyi naskiĝis en Újpest en la 17-an de januaro 1894, kiel Schmidt István apartenanta al la germana minoritato. La familio prenis hungarecan nomon Szőnyi en 1898. Li mortis en Zebegény, en la 30-an de aŭgusto 1960.

Skulptaĵo pri Szőnyi

Vivo redakti

István Szőnyi lernis pentroarton en Budapeŝto kaj en Artkolonio de Nagybánya, poste li finbatalis la 1-an mondomiliton. Li unuafoje ekspoziciis en 1920. Ekde 1923 li vivis en Zebegény, kie li ofte elektis la lokajn temojn. En 1937 li ekinstruis en la Hungara Belarta Altlernejo. Dum la 2-a mondmilito li helpis la judojn. Li ricevis premion Kossuth en 1949.

Memorigiloj redakti

  • memordomo kaj strato en Zebegény
  • busto kaj memortabulo en Budapeŝto

Verkaro (elekto) redakti

  • Post banado (Fürdés után) (1921)
  • Montetoj de Zebegény (Zebegényi dombok) (1923)
  • Zebegény (1926?)
  • Valo en Zebegény (Zebegényi völgy) (1927)
  • Aŭtuno en Zebegény (Ősz Zebegényben) (1927-28)
  • Vilaĝo kovrita per neĝo (Behavazott falu) (1927-28)
  • La Danubo estas griza (Szürke a Duna) (1935)
  • Ombreloj (Esernyők) (1939)
  • Zebegény - ĝardeno de la pentristo (Zebegény – a festő kertje)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio