István Szabó (arkitekto)

István Szabó [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, vitralisto.

István Szabó
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1914 (1914-06-20)
en Budapeŝto
Morto 13-an de oktobro 1988 (1988-10-13) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

István Szabó[1] naskiĝis la 20-an de junio 1914 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de oktobro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Szabó akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Györgyi, Ferenc Szablya-Frischauf kaj Gyula Kaesz. Inter 1936 kaj 1948 li projektis precipe ekspoziciajn pavilonojn en propra ateliero. Intertempe en 1942 li edziĝis, lia edzino naskis 3 gefilojn. Dum la socialismo li povis labori nur en ŝtataj entreprenoj. Inter 1949-1952 li instruis en instituto. En 1953 li studvojaĝis kelkajn monatojn al Moskvo kaj Leningrado, post kelkaj jaroj li ofte vojaĝis al eksterlando kiel fakulo pri ekspozicioj. En 1961 tiu statuso estis forprenita, li okupiĝis pri konstraĵaj projektoj. En la 1970-aj jaroj li projektis 2 stadionojn en Alĝerio. Ekde 1968 li estis ĉefarkitekto de ekspozicioj en Budapeŝto. Post la pensiuliĝo li projektis modernajn kirkojn. Li ricevis premiojn inter 1949-1978.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti