István Szabó (historiisto)
István Szabó [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István estis hungara agrarhistoriisto, arkivisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1941).
István Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1898 en Debrecen |
Morto | 19-an de februaro 1969 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Debreceni köztemető (en) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto universitata instruisto |
István Szabó [1] naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Debrecen. Li mortis la 19-an de februaro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Szabó frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis dum la 1-a mondmilito, fine li plulernis por esti arkivisto. Li doktoriĝis en 1923, 1927 kaj 1928 en Szeged. En 1927 li ricevis postenon en la universitata instituto en Debrecen, sed en la sekva jaro li laboris en la tutlanda arkivejo ĝis 1943. Li iĝis privata profesoro en 1940 en Universitato de Budapeŝto. En 1943 li instruis en universitato de Debrecen. En 1949 li estis elektita katedrestro kaj fakultatestro. Dum la hungara revolucio de 1956 li apartenis al la revolucia universitata stabo. En 1957 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1959 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis premion en 1967, krome ankaŭ postmorte depost la socialisma erao.
Verkaro (elekto)
redakti- Debrecen 1848–49-ben (1920)
- Ugocsa vármegye (Ugocsa), (1937, 1994)
- A magyarság életrajza (Biografio de la hungareco), (1941, germane en 1944)
- Bács, Bodrog és Csongrád megye dézsmalajstromai 1522-ből (1954)
- Magyarország népessége az 1330. és 1526. évek között (1963)
- Jobbágyok – parasztok (Servutuloj - kamparanoj), (1976)