István Szelmár [iŝtvAn selnAr], laŭ slovena dialekto Števan Selmar, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelmár István estis hungara-slovena katolika pastro. Lia origina familia nomo estis Szlámár aŭ Slamar [slAmAr].

István Szelmár
Persona informo
Naskonomo Szlámár István
Naskiĝo la  23-an de oktobro 1820(nun 1820-10-23)
en Hungario Felsőlendva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 15-an de februaro 1877
en Hungario Ivanóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo verkistotradukisto • katolika sacerdoto
vdr
Tradukaĵo de István Szelmár

István Szelmár[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1820 en Felsőlendva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Grad en Slovenio), li mortis la 15-an de februaro 1877 en Ivanóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ivanovci en Slovenio).

Biografio redakti

István Szelmár frekventis seminarion en Szombathely, kie li pastriĝis en 1845. Li estis pastro en Cserensóc (1845-1856), Turnisa (1856-1860), Kancsóc (1860-1876), fine en Ivanóc, kie post jaro rezignis pri la servado. Li tradukis libron de Alajos Roder al la slovena dialekto (Zgodbe Sztárogá i Nóvoga Zákona), por la infanoj pli bone komprenu la Biblion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zgodbe Sztaroga i Nóvoga Zákona, za s'olszko detczo poleg knige Roder Alajosa na sztari szlovenszki jezik prenesene (1873)

Fontoj redakti

Referencoj redakti