István Szentgyörgyi (skulptisto)
István Szentgyörgyi [iŝtvAn sentdjordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentgyörgyi István estis hungara skulptisto, platetisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schreiner [ŝrejner] ĝis 1903.
István Szentgyörgyi | |
---|---|
![]() István Szentgyörgyi skulptas | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stephanes Schreiner |
Naskiĝo | la 20-an de junio 1881 en ![]() |
Morto | 28-an de septembro 1938 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Stephanes Schreiner [1] naskiĝis la 20-an de junio 1881 en Bégaszentgyörgy (Hungara reĝlando, nuntempa Ĵitiŝte en Serbio), li mortis la 28-an de septembro 1938 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Szentgyörgyi apartenis al la germana minoritato de la lando. Li forlasis la gimnazion kaj frekventis metilernejon en Szeged. Li spertiĝis pri skulptado de lignoj, poste pri ŝtonoj en Zuriko. Hejmenveninta li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Lia majstro estis Lajos György Mátrai. Post la diplomo li kreis ornamaĵojn. Inter 1905 kaj 1910 li studis en akademio de Bruselo, lia majstro estis Charles van der Stappen. Hejmenveninta li kreis precipe malgrandajn skulptaĵojn. Li batalis dum la 1-a mondmilito inter 1914-1916. En 1925 li ekinstruis en la Reĝa Belarta Altlernejo. Li ricevis plurajn premiojn.
Elektitaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1908, 1921)
- Bruselo (1910)
- Arthalo Budapeŝto (1917)
Elektitaj skulptaĵojRedakti
Memortabulo pri Mór Jókai
Elektitaj platetojRedakti
- Vira portreto (bronzo)
- "A fekete lovas írójának, Herczeg Ferencnek, a bánáti svábság nagy fiának" (bronzo)
- "Szegedi Vívó Egyesület 1899- 1924 / Hősök Emlékversenye 1938. ápr. 24. III." (bronzo)