István Török (teologo)

István Török [iŝtvAn torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török István estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto, teologo.

István Török
István Török
István Török
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1904 (1904-12-01)
en Tiszaeszlár
Morto 11-an de aprilo 1996 (1996-04-11) (91-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • kalvinana pastro
vdr

István Török[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1904 en Tiszaeszlár, li mortis la 11-an de aprilo 1996 en Debrecen.

Biografio redakti

István Török maturiĝis en gimnazio en Karcag en 1923, poste li studis teologion en Scienca Universitato István Tisza, Berlino, Münster kaj Marburg. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Csikesz (Debrecen) kaj Karl Barth (Münster). Hejmenveninta en 1929 li ekinstruis en gimnazio de Pápa, post 2 jaroj en la sama urbo en la kalvinana teologia akademio. En 1932 li doktoriĝis el teologio en Debrecen, en 1940 li estis privata instruisto en la universitato, en 1945 publika ordinara instruisto. Inter 1950 kaj 1967 li instruis en la Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen, en 1968 li pensiuliĝis. Li simpatiis kun la hungara revolucio de 1956, tial en la lernojaro 1957 li ricevis devigan libertempon. Li ricevis premion en 1995.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Barth Károly theologiájának kezdetei (1931)
  • A lelkész, mint ethikus (1937)
  • A házasság keresztyén jellege (1940)
  • Dogmatika (1985)
  • Etika (1988)

Fontoj redakti

Referencoj redakti