EdE-Z

ZÖLDY István (zoeldi), estis hungaropoŝta ĉefinspektoro naskiĝinta la 26-a de decembro 1878 en Nagyigmánd kaj mortinta ?. Esperantisto jam antaŭ la milito. Laboras precipe en katolikaj kaj poŝtistaj rondoj. Kunfondanto kaj afergvidanto vicprezidinto de Hungara Katolika Esperanto-Societo, vicprezidinto de ILEPTO. Konstanta kunlaboranto per tradukoj kaj originalaj artikoloj en ILEPTO-organo: La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj. Kunaranĝinto de la UK 1929.