István Zsemlits
István Zsemlits [iŝtvAn ĵemliĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsemlits István, laŭ slovena dialekto Števan Žemlič estis hungara-slovena katolika pastro. Liaj familiaj nomvariantoj (plej ofte hungare) estis Zsemlics (sama prononco), (slovene) Žemlitš.
István Zsemlits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de julio 1840 en ![]() |
Morto | la 10-an de novembro 1891 en ![]() |
Mortokialo | tuberkulozo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro • verkisto • verkisto de religia literaturo • katolika sacerdoto |
István Zsemlits[1] naskiĝis la 9-an de julio 1840 en Muraszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Murska Sobota en Slovenio), li mortis la 10-an de novembro 1891 en Felsőlendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Grad (Slovenio)).
BiografioRedakti
István Zsemlits frekventis bazlernejon en Kőszeg, gimnazion en Szombathely, poste li studis teologion. Li pastriĝis en 1863, poste li estis pastro en pluraj lokoj en la regiono. Li estis paroĥestro ekde 1870 en Alsószölnök. Ekde 1887 li servis la katolikan eklezion ĝismorte en Felsőlendva. Li publikigis teologiajn artikolojn en slovena dialekto, hungare kaj germane. Li subskribis kelkajn artikolojn en la hungara kun la pseŭdonimo Szölnöki. Li frue mortis pro tuberkulozo.
Lia ĉefa kontribuoRedakti
- Návuk od szvétogá potrdjenyá szvesztva (1871)
FontojRedakti
- [1]
- WikiTrans