Itala Kongreso de Esperanto

(Alidirektita el Itala Esperanto-Kongreso)

La Itala Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio. Ĝi kutime okazas fine de aŭgusto kaj averaĝe havas ĉ. 200 partoprenantojn.

Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazonta en Breŝo) temos pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝas tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.

Historio redakti

N. Jaro Dato Loko Partoprenantaro Notoj
1 1910 21-a de marto23-a de marto Florenco
2 1911 Ĝenovo
3 1912 6-a de aŭgusto8-a de aŭgusto Verono
4 1913 Milano
5 1920 3-a de oktobro5-a de oktobro Bolonjo [1]
6 1921 16-a de aŭgusto17-a de aŭgusto Trento [2]
7 1922 20-a de septembro22-a de septembro Triesto [3]
8 1923 21-a de septembro22-a de septembro Terno [4]
9 1924 2-a de aŭgusto5-a de aŭgusto Torino [5]
10 1925 13-a de septembro15-a de septembro Bari [6]
11 1926 19-a de septembro20-a de septembro Livorno [7]
12 1927 3-a de septembro5-a de septembro Napolo [8]
13 1928 22-a de septembro24-a de septembro Peruĝo [9]
14 1929 28-a de julio30-a de julio Udino [10]
15 1930 30-a de aŭgusto1-a de septembro Komo [11]
16 1931 25-a de julio28-a de julio Padovo [12]
17 1932 25-a de julio27-a de julio Torino [13]
18 1933 Triesto
19 1934 Milano
20 1938 Viĉenco
21 1948 Torino
22 1949 21-a de majo Varazze (SV)
23 1951 Pizo
24 1952 Bolonjo
25 1953 5-a de septembro9-a de septembro Komo 540 aliĝintoj, 415 alvenintoj
26 1954
27 1955
28 1957 21-a de septembro25-a de septembro Varese 400
29 1958 Palermo
30 1959 Florenco
31 1960 Cortina d'Ampezzo (BL)
32 1961 Sanremo (IM)
33 1962 San Benedetto del Tronto (AP)
34 1963 Saint-Vincent (AO)
35 1964 Sorrento
36 1965 Rimini
37 1966 Carrara
38 1967 Catania
39 1968 Montecatini Terme
40 1969 Komo
41 1970 Kroz-kongreso sur la ŝipo Caribia
42 1971 Groseto
43 1972 16-a de septembro-25-a de septembro Pizo
44 1973 Trento
45 1974 Verono
46 1975 Triesto
47 1976 Massa
48 1977 Campobasso
49 1978 Cesena
50 1979 Jesolo
51 1980 Manfredonia
52 1981 Romo
53 1982 Forte dei Marmi
54 1983 Alĝero
55 1984 San Pellegrino Terme
56 1985 Grado
57 1986 Bolonjo
58 1987 11-a de septembro-18-a de septembro Pizo
59 1988 Benevento
60 1989 Bergamo
61 1990 Padovo
62 1991 Torino
63 1993 Pineto
64 1994 Viĉenco
65 1996 Ferrara
66 1997 Napolo
67 1998 Frascati (RM)
68 1999 Riva del Garda (TN)
69 2000 Casalecchio di Reno (BO)
70 2001 Triesto
71 2003 Ankono
72 2004 Trevizo
73 2005 Rimini
-- 2006 ne okazinta pro la okazo samjare de Universala Kongreso en Florenco
74 2007 31-a de aŭgusto7-a de septembro Pizo
75 2008 22-a de aŭgusto28-a de aŭgusto Groseto
76 2009 28-a de aŭgusto3-a de septembro Cassino
77 2010 21-a de aŭgusto28-a de aŭgusto Lignano Sabbiadoro 332 aliĝintoj[14]
78 2011 20-a de aŭgusto27-a de aŭgusto Torino ĉ. 270 partoprenantoj[15]
79 2012 18-a de aŭgusto25-a de aŭgusto Mazara del Vallo 328 aliĝintoj
80 2013 3-a de aŭgusto10-a de aŭgusto Castellaro ĉ. 250 partoprenantoj
81 2014 23-a de aŭgusto30-a de aŭgusto Fai della Paganella 223 aliĝintoj
82 2015 21-a de aŭgusto29-a de aŭgusto San Benedetto del Tronto
83 2016 20-a de aŭgusto27-a de aŭgusto Frascati 221 aliĝintoj
84 2017 26-a de aŭgusto2-a de septembro Herakleo-Marina di Policoro 219 aliĝintoj[16]
85 2018 18-a de aŭgusto25-a de aŭgusto San Marino
86 2019 24-a de aŭgusto31-a de aŭgusto Triesto 258 partoprenantoj
87 2020 22-a de aŭgusto29-a de aŭgusto Reta kongreso
88 2021 20-a de aŭgusto27-a de aŭgusto Asizo 239 aliĝintoj, 162 alvenintoj
89 2022 20-a de aŭgusto27-a de aŭgusto Breŝo 230 aliĝintoj, ĉ. 200 alvenintoj
-- 2023 ne okazinta pro la okazo samjare de Universala Kongreso en Torino
90 2024 24-a de aŭgusto31-a de aŭgusto Montecatini Terme [17]

En 1935, en 1955 kaj en 2006 la Itala Kongreso de Esperanto ne okazis, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Italio. Same ĝi ankaŭ ne okazos en 2023, pro la UK en Torino. En 1992 kaj en 2002 ĝi ne okazis, ĉar la Eŭropa Kongreso de Esperanto okazis en Italio.

Notoj redakti

  1. Organiza komitato: Prezidanto advokato kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekretario d-ro Umberto Toschi). Oni elektis la jenan novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano: d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli kaj d-ro Pier Carlo Monti.
  2. Organiza komitato: prezidanto d-ro A. Mondini, sekretario G. Marchetti. Oni elektis la jenan novan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario prof. Francesco Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron.
  3. Organiza komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario Toschi, kasisto Reni; sidejo de la estraro Verono. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de informaj broŝuroj.
  4. Organiza komitato: advokato G. Pasqualini, f-ino L. Caporali, f-ino N. Biagioni.
  5. Organiza komitato: sekretario inĝ. Muretti. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidantoj prof. A. Lacalendola kaj d-ro Giuseppe Koch. Nova sidejo: Bari.
  6. Organiza komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv. Morea. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekretario kolonelo Arturo Passerini. Nova sidejo: Livorno.
  7. Organiza komitato: markizo Carlo Cordero di Montezemolo, kolonelo Arturo Passerini. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezizanto markizo Carlo Cordero di Montezemolo, vicprezidanto inĝeniero doktoro profesoro Rinaldo Orengo, sekretario Gernando Morfini. Sidejo: Livorno.
  8. Organiza komitato: admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo. Laŭ la Encicklopedio de Esperanto, "tiu ĉi kongreso markis specialan etapon en la progreso de la itala Esperanto-movado".
  9. Organiza komitato: doktoro kavaliro Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto Montezemolo, vicprezanto doktoro profesoro Giorgio Canuto, sekretario Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala Esperanto-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de Esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan Esperanto-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Breŝo.
  10. Organiza komitato: grafo advokato Gino di Caporiacco, geometro Franco Bodini. Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de Esperanto, organizita de Bodini.
  11. Organiza komitato: advokato Giulio Benzoni, doktoro Canuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni. Dua Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj Unua Internacia Turisma Karavano por Esperantistoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.
  12. Organiza komitato: grafo doktoro Fr. Giusti del Giardino, doktoro U. Renda, Canuto, Bodini, profesoro G. Saggiori. Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj dua Internacia Turisma Karavano al Italujo.
  13. Organiza komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani kaj aliaj.
  14. Katolika Sento 2010 n.5
  15. Katolika Sento 2011 n.5
  16. Oficiala Retpaĝaro de la 84-a Itala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2017-12-13. Alirita 2017-12-12.
  17. {{Organiza komitato: Laura Brazzabeni, Bruĉjo Kasini, Marco Cecchi, Nicola Morandi, Diego Filippo Lotesto}}

Eksteraj ligiloj redakti