La Itala koncesio de Tiencin aŭ Tiancin (en ĉina 意式风情区 Yì Shì Fēngqíng Qū) estis malgranda teritorio (koncesio) en Tjanĝino, Ĉinio, oficiale kontrolita de la Reĝlando de Italio inter 1901 kaj 1947. La 7an de Septembro 1901, Italio ricevis koncesion en Tiencin el la ĉina registaro. La 7an de Junio 1902, la italoj ekkontrolis la koncesion, kiu estis administrata de itala konsulo. Post la Unua Mondmilito la iama Aŭstra-Hungara koncesio estis aldonita al la itala koncesio, duoblante ties grandon. Ĝi iĝis la sidejo de la itala legio Redenta kiu luktis en 1919 kontraŭ la sovetaj trupoj en Siberio kaj Manĉurio. En 1935, la itala koncesio de Tiencin havis loĝantaron de ĉirkaŭ 6,261, inklude ĉirkaŭ 536 eksterlandanojn. La itala reĝa ŝiparmeo staciis kelkajn ŝipojn ĉe Tiencin.
Itala Koncesio de Tiancin
|
|
|
|
Geografio
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
| Historio
|
|
|
Itala monumento pri la Unua Mondmilito kaj la Placo Reĝino Elena en la itala koncesio de Tiencin ĉ. 1935