Hyla intermedia

(Alidirektita el Itala arborano)

La itala arborano aŭ pli simple itala rano (Hyla intermedia) estas specio de rano en la familio de Hiledoj, kiu troviĝas en Italio, kaj apudaj landoj kiaj Slovenio, Svisio, kaj eble San Marino. Ties naturaj habitatoj estas moderklimataj arbaroj, riveroj, intermezaj riveroj, nesalakvaj marĉoj, intermitaj nesalakvaj marĉoj, plugebla tero, kaj urbaj areoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Itala arborano (Hyla intermedia) kun pufigita voĉosako, kiu estas uzata de maskloj ĉefe dum la reprodukta sezono.
Itala arborano.

Priskribo redakti

La itala arborano estas tre simila laŭ koloro al la Eŭropa arborano (Hyla arborea) kies subspecio estis antaŭe konsiderita.[1] Ĝi kreskas ĝis longo de 4 al 5 centimetroj kaj inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj. La haŭto en la dorsa surfaco estas milda kaj brilverda. La ventra surfaco estas blankeca kaj klare dismarkita el la dorsa surfaco pere de avel-kolora linio. Nigra strio etendas el la okulo al la akselo. La ino havas blankan gorĝon dum la masklo havas ĝin flavbruna kun pufebla voĉosako. La malantaŭaj kruroj estas pli longaj ol la antaŭaj kaj la fingroj kaj de manoj kaj de piedoj finas en alglueblaj diskoj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Duellman, William E. Grzimek's Animal Encyclopedia. 2nd Ed., Vol. 2. Gale, 2003, p. 235.

Bibliografio redakti

  • "Amero-Australian Treefrogs (Hylidae)". William E. Duellman. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. Ed. Michael Hutchins, Arthur V. Evans, Jerome A. Jackson, Devra G. Kleiman, James B. Murphy, Dennis A. Thoney, et al. Vol. 6: Amphibians. 2nd ed. Detroit: Gale, 2004. p225-243.