Itala komika opero

Itala komika opero (it. opera buffa) estas opero mala al la itala Opera seria (serioza opero). Ĝi konsistas el du aŭ tri aktoj kaj recitativoj inter la muziknumeroj (malsame al la parolataj intertekstoj de la franca komika opero). Ĝiaj ĉefroluloj ne estas nobeloj, sed kamparanoj, servistojburĝoj. Kelkaj el ĉi tiuj figuroj estas transprenitaj el la Commedia dell'arte. La itala komika opero ekestis dum la 18-a jarcento samtempe en Napolo (Giovanni Battista Pergolesi) kaj Venecio (Baldassare Galuppi).

Historio redakti

Frutempo redakti

La intermezo, kiu estas proksima al la itala komika opero, servis kiel amuza intermetaĵo inter la aktoj de la serioza opero, kiun oni prezentis je la kortegoj. Ĉar ofte estis tendencoj, intermiksi komikajn kaj seriozajn agadojn, libretistoj kiel Apostolo Zeno kaj Pietro Metastasio klopodis klare apartigi tragedion kaj komedion. La memstaran komikan operon separitan de la serioza opero oni rigardis ĝis la pli malfrua 18-a jarcento distraĵo por la Tria Stato, ĝin do malestimis la nobeloj.

La Teatro dei Fiorentini estis la unua publika teatrejo, kiu prezentis la napolan komikan operon. Oni povas rigardi La Cilla (unua prezentado 1706) de la advokato Michelangelo Faggioli, kiu dediĉis la verkon al la justicministro de Napolo, kiel tre frua ekzemplo de la komika opero en Napolo. De ĉi tiu opero nur konserviĝis la libreto. Specialaĵo estis, ke ĝi lokis en certa urbodistrikto de Napolo kaj estis prezentata en la loka dialekto.

Ĉiutagaj, realismaj agadoj estis grava karakterizaĵo de la komika opero itala. Ekde Napolo ĝi disvastiĝis ĝis Romo, kiu dum la 1730-aj jaroj ankaŭ fariĝis centro de ĉi tiu operĝenro. Gravaj komponistoj estis Niccolò Jommelli, Niccolò PiccinniGiovanni Paisiello. Oni tamen rigardis la ĝenron entute kiel duaranga. Kun pli granda energio la libretistoj kaj komponistoj sin dediĉis al la serioza opero.

Efikoj ekster Italio redakti

Se oni rigardas la opera buffa kiel supernocio por la itala komika opero, oni povas rigardi La serva padrona de Pergolesi (1733) kiel fruaj sukcesoj de ĉi tiu ĝenro. Ĉi tiu peco fariĝis tipa por la opera buffa, ĉar ĝi ekigis en Parizo la t.n. buffonisto-disputon. Parizo iĝantis eŭropa opercentro kaj defendis sin kontraŭ la italaj urboj kun siaj pli antikvaj tradicioj. Pro tio rivalecoj inter italaj kaj francaj operensembloj estis politikaĵo. Alvenis politikaj ŝanĝoj antaŭ la Franca revolucio de 1789, kiuj sekvigis plivalorigon de popolecaj teatroĝenroj, kio koncernis nur la italan kaj francan komikan operojn.

En 1752 itala operensemblo ekigis en Parizo disputon inter la „buffonist-oj“ kaj la defendantoj de la serioza lirika tragedio. Tiaj disputoj estis dum jardekoj, sed nun oni metaĉis „malnoblan“ italan kontraŭ la „nobla“ franca ĝenro (anstataŭ eble kompari la lirika tragedion kun la samranga serioza opero aŭ la francan kun la itala komika opero). Per tio socia kontrasto kovris nacian kontraston. La opera buffa „el la rubakvo-defluo“ al Jean-Jacques Rousseau ŝajnis pli valora ol la tragédie lyrique de la altnobelaro, kio sekvigis furiozajn reagojn.

La germanlingvaj operoj ĝis tiam nur estis tradukoj aŭ imitaĵoj de ĉi tiuj formoj. Vieno estis por la evoluo de la ĝenro flanka scenejo. Ankaŭ la pli alfruaj muzikkomedioj Così fan tutte (1790) kaj Le nozze di Figaro (1786) de Wolfgang Amadeus Mozart estis sensignifaj por la evoluo de la itala komika opero, fariĝis tamen vojmontra por „burĝa opero“ en la urbaj teatrejoj de la 19-a jarcento. Mozart kreis per Le nozze di Figaro ĝenrosintezon, transdonante karakterizaĵojn el la serioza opero al la komika opero.

Pluevoluo ekde 1800 redakti

La interligo de komedio kaj tragedio en la jaroj de la franca revolucio ne plu estis signo de nezorgemo, sed politika-estetika programo. Sub franca influo fine de la 18-a jarcento evoluis el la opero la ĝenro de la opera semiseria. Difini la dramma giocoso kiel miksaĵo el seriozaj kaj serenaj elementoj, estas vaste disvastigita eraro, kiun la lingvouzo de la 18-a jarcento ne subtenas. Ankaŭ la operon Don Giovanni (1787) de Mozart oni komence rigardis kiel komika opero, kaj nur en la 19-a jarcento oni alimaniere interpretis ĝin. La socia dislimo kaj la emancipoklopodoj de la komedio estis pli gravaj ol la diferenco inter serioza kaj serena. La gaje ruzeta fripono Don Juan kiel nobelo estas surflanke de la potenculoj, kio kontraŭdiris la konvenciojn de la komedio kaj povis pro tio provoki kaj interesigi. Mozart tiam liveris nur kontribuaĵon al la tiama Don-Giovanni-modo en la komika opero dum la antaŭrevolucia jardeko.

Gioachino Rossini renovigis la komikan operon kaj kreis verkojn, kiuj eĉ nuntempe eras la repertuarojn, kiel Il barbiere di Siviglia (1816) kaj La Cenerentola (1817). En la frua 19-a jarcento, la epoko de la romantismo, la graveco de la opera buffa rapide malpliiĝis. Ĝi perdintis sian socikritikan eksplodforton, kaj Rossini ŝajne kondukintis ĝian komikecon kaj dramecon al nesuperebla kulmino.

Romantisma verkaro, kiu ankoraŭ apartenas al ĉi tiu operĝenro, estas L’elisir d’amore (1832) de Gaetano Donizetti. Li ne plu ridindigas avidon kaj riĉecon kiel atributoj de vanitas (vanteco), sed festas ilin kiel burĝa amo kaj bonstato. Giuseppe Verdi nur komponis ununuran italan komikan operon (Un giorno di regno, 1840), kiu ne plu rolas en la medio de simpluloj.

Kelkaj karakterizaĵoj de la itala komika opero enfluis en la opereton: Jacques Offenbach nomis kelkajn el siaj komponaĵoj Opéra bouffonOpérette bouffe. Serenaj italaj operoj ekestis kompreneblaj ankaŭ pli poste, ekzemple Falstaff (1893) de Verdi, Gianni Schicchi (1918) de Giacomo PucciniIl cappello di paglia di Firenze (1955) de Nino Rota. Tamen ili rezignas plejparte la seko-recitativon.

Karakterizaĵoj redakti

La italan komikan operon karakterizas popolecaj aŭ komikaj temoj, reekpreno de la improvizo-komedio de la renesanco (Commedia dell’arte), kiu spertis en la 18-a jarcento revivigon far Carlo Gozzi kaj Carlo Goldoni, samkiel la foja parodiado de la serioza opero. Ĉefverkisto estis Pietro Metastasio, en la tempo de plifortigita socikritiko famiĝis Lorenzo Da Ponte. Tipa estas la rivaleco de du sociaj klasoj, je kiu la malsupra finfine triumfas super la supra. Je tio karikature prezentataj malvirtoj kiel avideco, sopirego kaj fieraĉo devis peri moralan mesaĝon. La venko de friponaĵo super sociaj privilegioj tamen devis akiri la simpation de la publiko.

Muzikaj karakterizaĵoj de la itala komika opero estas la sekorecitativo, la parlando kaj la ripetado de mallongaj melodifrazoj samkiel la formado de pli longaj ensembloj kun surprizaj kontrastoj je la fino. Kiel aktoroj estis kaj estas specialiĝintaj komikokantistoj. Krom la kantado de la sekorecitativo, proksima al parolado, grave rolis la kanteca melodiaro. Ĝi limiĝas disde la belkanto, domina en la baroka opero, kun siaj koloraturoj. Motivimitadojn en la orkestro, sonpentradojn samkiel risortecan ritmaron, kiuj anstataŭis la solenan progresadon de la kontinua baso, inspiris muzikaj novigoj en la dua duono de la 18-a jarcento. Novis ankaŭ, ke la muziko subtenis la agadon de la roluloj. Ne nur en la finaloj de la aktoj, sed ankaŭ en arioj kaj ensembloj realiĝas ofte agado, kio forŝovis la barokan tripartan arion.

Pluaj komponistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti