Legomkukurbo

(Alidirektita el Itala kukurbeto)

La legomkukurbo, italia kukurbetopeponeto, latine Cucurbita pepo subsp. pepo convar. giromontiina, estas subspecio de la ĝardenkukurbo, kiu apartenas al la plantfamilio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae). Legomkukurbo estas monoika. Tio signifas, ke la viraj kaj inaj floroj estas sur la sama planto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
legomkukurbo
planto de legomkukurbo
planto de legomkukurbo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
Specio: Cucurbita pepo
Subspecio: Cucurbita pepo subsp. pepo
konvario

Cucurbita pepo subsp. pepo convar. giromontiina

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
diversaj legomkukurboj
diversaj fruktoj

Legomkukurbo originas en Eŭropo, kie ĝi aperis fine de la 17-a jarcento. La surmerkatigo komenciĝis en Italio. Per plantbredado ili evoluiĝis el la ĝardenkukurbo, kiu ĝis la malkovro de la du Amerikoj estis kultivataj de la sudoriento de Kanado ĝis Kostariko.

Priskribo kaj kultivado redakti

La planto de la legomkukurbo similas al tiu de la ĝardenkukurboj, sed la folioj estas signife pli malgrandaj. Ĝi havas neniun ĉiron, do ĝi ne grimpas. Ekzistas flavaj, malhelverdaj kaj striataj fruktoj. La fruktoj estas oblongaj kaj rondaj beroj. La rikolto okazu, se la frukto estas inter 10 ĝis 20 cm longa, tiam vi ricevas delikatan legomon. Se oni lasas ĝin kreski, ĝi preskaŭ atingas grandecon de kukurboj. Preferata rikolttempo en Mezeŭropo estas de junio ĝis oktobro. En mezeŭropo ĝi estas plantita de aprilo ĝis fino de majo, la planto ŝatas humozan kaj sufiĉe humidan grundon. La 7-a de majo estas laŭ itala tradicio la „tago de la kukurbeto“ (giorno del zucchetto). Ĉi tiu planto bezonas 1,5 ĝis 2 m² da loko por libere kreski kaj frukti. La semoj bezonas unu ĝis du semajnoj por ĝermi.

Utiligado redakti

La kukurbetoj povas esti manĝataj krude, kuirite aŭ fritite. Ankaŭ la tre grandaj flavaj floroj povas esti manĝataj. Ili estas veraj delikataĵoj; se oni nur prenas la virajn foliojn, la fruktrikolto ne estas reduktita.

Legomkukurboj enhavas, kiel la aliaj kukurboj ankaŭ, multe da akvo. Ili estas malriĉaj je energio, vitaminriĉaj kaj bone digesteblaj. 100 g freŝpezo de legomkukurboj enhavas averaĝe: 80 kJ, 93 g akvo, 2,2 g digesteblaj karbonhidratoj, 1,6 g proteino, 1,1 g fibroj, 152 mg kalio, 30 mg kalcio, 25 mg fosforo, 3 mg natrio, 1,5 mg fero, vitaminoj A kaj C.

La kukurbetoj estas rikoltataj nematuraj, kiam la fruktoj havas longecon de 15 ĝis 30 cm kaj pezon de 100 ĝis 300 gramoj. Ili estas stokeblaj ĝis 12 tagoj, la stoktemperaturo ne falu sub 8 °C. La kukurbetoj ne estu stokata proksime de tomatoj, pomoj kaj aliaj klimakteriaj fruktoj, ĉar tiam la kukurbetoj maturiĝas kaj putriĝas pli rapide por la de la aliaj fruktoj ellasata etileno. Maturaj fruktoj formas lignecan histon sub la fruktŝelo kaj povas pezi ĝis kg. Ili estas stokeblaj plurajn monatojn kaj taŭgas kiel vintrolegomo.[1] Ili povas esti sebŝeligitaj kaj manĝataj post kuirado kiel ordinaraj kukurboj.

Etimologio redakti

La fakto ke la legomkukurbo estas subspecio de ĝardenkukurbo jam montras la itala nomo, kiu estas uzata en multaj lingvoj, zucchino plurale „zucchini“[2]. La nomo estas dimunitiva formo de „zucca“, do „kukurbeto“. En la franca la frukto nomiĝas courgette, same en la nederlanda kaj britangla. En la usonangla kaj germana ĝi nomiĝas zucchini, en la hispana calabacín kaj en la portugala abobrinha.[3]

Nutra valoro redakti

La nutra valoro de 100 gramoj da freŝa legomkukurbo estas:

Energio 67
Karbohidrato 4 g
Proteino 0,6 g
Graso 0,1 g
Vitamino C 17 mg
Karoteno 0,20 mg
Vitamino B1 0,05 mg
Vitamino B2 0,09 mg
Kalcio 15 mg
Fero 0,4 mg

Referencoj redakti

  1.  
    plenmatura legomkukurboj en aŭtuno 2009
  2. Tullio de Mauro: Grande dizionario italiano dell’uso, vol. 6, Torino 1999, 1149; beide Formen werden als comune („üblich“) bezeichnet, doch bildet zucchino den Haupteintrag.
  3. Udo Pini:Das Gourmet Handbuch unua eldono.Könenmann.Köln.2000.ISBN=3-8290-1443-0 p. 1008–1009

Literaturo redakti

  • Alan Davidson|:The Oxford Companion to Food.Oxford University Press, Oxford / New York NY. 1999.ISBN=0-19-211579-0
  • Peter Hanelt:Mansfeld’s Encyclopedia of Agricultural and Horticultural Crops|. volumo 3. Springer.Berlin / Heidelberg / New York.2001. ISBN=3-540-41017-1

Eksteraj ligiloj redakti