Itala nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La itala nacia teamo de futbalo estas konsiderata unu el la plej fortaj en la mondo. Ili gajnis la mondpokalon entute kvar fojojn, superitaj en tio nur de Brazilo kiu gajnis kvin fojojn.

Italio
Italio
asocio Federazione Italiana Giuoco Calcio
Federacio Italia de Futbalo
konfederacio UEFA
manaĝero Luciano Spalletti
golreĝo Luigi Riva (35)
FIFA kodo ITA
unua matĉo Flago de Itala Regno Italio 6-2
Flago de Francio Francio
1910
plej granda gajno Flago de Italio Italio 9-0
Flago de Usono Usono
1948
plej granda perdo Flago de Hungario Hungario 7-1
Flago de Itala Regno Italio
1924
Futbala Mondpokalo
aperoj 17 (unua en 1934)
plej bona rezulto Ĉampiono
1934, 1938, 1982 kaj 2006
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 8 (unua en 1968)
plej bona rezulto Ĉampiono
1968
vdr

La teamo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). Italio ludis ĝian unuan internacian matĉon en 1910 kontraŭ Francio, gajnante 6-2 en Milano. La unua momento de gloro por Italio venis en la 1930-aj jaroj, sub la trejnisto Vittorio Pozzo. Dum ĉi tiu periodo Italio gajnis la mondpokalojn de 1934 en Italio kaj de 1938 en Francio, kaj la olimpiajn ludojn de 1936 en Berlino.

Post la milito, estis longa periodo sen sukcesoj. Italio estis elĵetita en la unua rondo en la mondpokaloj de 1950, 1954, 1962 kaj 1966, dum ĝi eĉ ne sukcesis kvalifikiĝi por tiu de 1958. La plej katastrofa malgajno venis en 1966, kiam la italoj perdis kontraŭ la amatoroj de Norda Koreio.

Sub la gvidado de Ferruccio Valcareggi, aferoj pliboniĝis, kaj Italio gajnis la Eŭropan Ĉampionadon en 1968 kaj alvenis due en la mondpokalo de 1970, post ege emocia duonfinalo kontraŭ Okcidenta Germanio gajnita por 4-3.

Post kvara loko en la mondpokalo de 1978 kaj en la Eŭropa ĉampionado de 1980, venis la triumfo en la mondpokalo de 1982, sub la trejnado de Enzo Bearzot. Italio gajnis la finalon kontraŭ Okcidenta Germanio 3-1.

historia emblemo de julio 2006 ĝis somero 2008

Italio sekve alvenis trie en la mondopokalo de 1990 kaj due en 1994, kie ili perdis la finalon kontraŭ Brazilo nur post la penaloj, kaj due en la Eŭropa Ĉampionado de 2000, kiam ili perdis kontraŭ Francio pro last-momenta golo. En 2006, finfine, Italio gajnis la mondpokalon por la kvara fojo, ĉi foje gajnante la finalon kontraŭ Francio post la penaloj.

La itala nacia teamo ĉiam estas ege sekvata de la itala publiko, ĉefe dum gravaj turniroj, kie oni ŝercas ke en Italio estas subite "60 milionoj da trejnistoj de la nacia teamo". En la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko kompense surprize la teamo tute ne sukcesis.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tie atingis la duan pozicion, per malgajno en la finala matĉo kontraŭ la hispana teamo.

La teamo gajnis la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020, origine planita por 2020 sed aranĝita dum 2021, en la finala matĉo kontraŭ la Anglio.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Luciano Spalletti, kaj la teamestro estas Giorgio Chiellini.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la itala teamo antaŭ la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012