Italio en la Somera Olimpiko 1896

(Alidirektita el Italio en la Olimpikoj)

La itala teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. La sportisto atingis neniun medalon. Giuseppe Rivabella konkuris en pafado. Italio estis unu el kvar nacioj ĉeestantaj kiuj gajnis neniujn medalojn; Svedio, Ĉilio kaj Bulgario estis la aliaj.

Itala Reĝlando en la Somera Olimpiko 1896
Somera Olimpiko 1896 en Ateno
Flagtenanto: 
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Ĉeestis dua itala atleto en Ateno: Carlo Airoldi iris perpiede la plej grandan parton de la vojo de Milano al Ateno, sed estis malkvalifikita ĉar li ricevis monpremion en atletikaj eventoj kaj tial ne konsideriĝis amatora sportisto.

Eksteraj ligiloj redakti