Itu
Itu estas malnova historia municipo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de Sorocaba. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: "granda akvofalo".
Itu | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 13300-000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 167 095 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 261 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo)-23.264166666667-47.299166666667Koordinatoj: 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 583 m [+] | ||
Areo | 640,719 km² (6 407 1.9 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 167,095 (en 2015)
- Supermara alteco: 583 m
- Areo: 641 km²
- Telefonkodo: +55 11
- Poŝtkodo: 13300
- Horzono: UTC -3
- 23° 15′ 51″ S 47° 17′ 57″ U / 23.26417 °S, 47.29917 °U (mapo)
GeografioRedakti
Itu situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Du riveroj fluas tra la municipo: Tietê kaj Jundiaí.
HistorioRedakti
Itu estis fondita fare de la portugaloj en 1610, sed jam en 1604 ili akiris bienojn. Itu iĝis paroĥo en 1653, en 1657 ĝi estis levita al vilaĝo kaj municipo. En 1760 ekzistis proksimume 105 domoj. Ĝi iĝis parto de Brazilo en 1822. Ĝi iĝis grandurbo en 1843. Itu estis la naskiĝloko de la brazila respubliko.
KlimatoRedakti
Itu situas en humida subtropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa temperaturo varias inter 16-22 C°. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas modere malvarmaj kaj sekaj.
TrafikoRedakti
En Itu kaj en la regiono aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La fervojo funkcias ekde 1873. La loka flughaveno akceptas nur malgrandajn aviadilojn. La internacia flughaveno funkcias ĉe Campinas (52 km).
VidindaĵojRedakti
Itu havas faman muzeon kaj diversajn kirkojn.
ĜemelurbojRedakti
- Salto (São Paulo), Brazilo
- Chambéry, Francio