Rajto por la unua nokto

(Alidirektita el Ius primae noctis)

Rajto por la unua nokto, (latine ius primae noctis) estas la onidira feŭda leĝa rajto en la mezepoka Eŭropo. Tiu ĉi rajto estas atribuita la senjoro kontraŭ siaj servutuloj, kiuj estis neforigebla parto de sia propra senjorio. Je la nupta tago de la geedziĝo de sia servutuloj, la senjoro rajtas laŭ sia plaĉo "plenumi" la unuan nokton kun ĵusa edzino. Sendube, la uzo de la vorto plenumi estas eŭfomismo por seksumi, kaj en la propra tiama socia kunteksto signifas elvirguliniĝigi la inon.

"La Rajto de la Unua Nokto" (1874), maljunulo alportas sian plej junan filinon al la mastro. Pentraĵo de Vasily Polnov.

Tiu kutimo ekzistas en primitivaj socioj[Dubinda teksto], sed la eŭropan historion pruvas nur nerektaj atestoj, laŭ kiuj la servutulo rajtis elaĉeti tiun rajton per mono. Laŭ teoriaj esploroj, tiu rajto ekzistis en la frua mezepoko en certaj partoj de Francio kaj Italio, aliloke ne trovis pruvaĵojn.

El inter la feŭdaj privilegioj multaj influis la geedziĝon de la servutulo – precipe tiu, laŭ kiu la feŭda senjoro rajtis elekti edzinon por la servutulo – sed tiuj ĉiuj estis elaĉeteblaj rajtoj kaj tiel celis nur monkolekton. Tiel oni supozas, kel a rajto por la unua nokto estis nur imposta ebleco.