Iván Béky-Halász
Iván Béky-Halász [bEki-halAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Béky-Halász Iván estis hungara poeto, tradukisto, redaktoro, skulptisto, bibliotekisto. Lia familia nomo estis nur Halász ĝis 1956.
Iván Béky-Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de marto 1997 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1942) ![]() |
Okupo | |
Okupo | poeto bibliografo tradukisto skulptisto ![]() |
Iván Béky-Halász[1][2] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de marto 1997 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIván Béky-Halász maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. Pli frue kaj poste li kontribuis en katolika gazeto. Li batalis dum la 2-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito. Dum la stalinismo li estis en prizono. Li disidis post fiasko de la hungara revolucio de 1956 al Kanado, kie li estis skulptisto ricevinta kanadan premion en 1975. Liaj poemlibroj aperis ekde la 1970-aj jaroj, krome li tradukis nuntempajn hungarajn poetojn al la angla. Li ankaŭ redaktis hungarlingvajn gazetojn. Li akiris bibliotekistan diplomon en Universitato de Toronto, poste li laboris en la universitata biblioteko, kie li kreis hungaran kolekton. En 1985 li revenis al Hungario kun sia familio.
Elektitaj poemlibroj
redakti- Arccal a falnak (1972)
- Rab és börtönőr (1975)
- Tomiban már virágoznak a fák (1979)
- Indián nyár (1981)
Elektitaj bibliografioj
redakti- Bibliography of the Hungarian Revolution, 1956 (1963)
- Bibliography of Hungarian Dictionaries, 1410–1963 (1966)
- Count Miklós Zrínyi (1977)
- Rare Hungarian and Hungary-related Books of the XVIth-XVIIIth Century (1982)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM47227 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=680137&date=2024-04-14 nemzeti névtér