Iván BOLDIZSÁR [boldiĵAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boldizsár Iván estis hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto, parlamentano. Lia origina familia nomo estis Bettelheim, kiu baldaŭ ŝanĝiĝis al Bethlen, fine en 1934 al Boldizsár.

Iván Boldizsár
Persona informo
Naskonomo Bethlen Iván
Naskiĝo 30-an de oktobro 1912 (1912-10-30)
en Budapeŝto
Morto 22-an de decembro 1988 (1988-12-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungaragermanaanglafranca vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio National Peasant Party vd
Familio
Patro Oszkár Bethlen vd
Infanoj Miklós Boldizsár vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistotradukistoscenaristoverkisto • redaktisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iván Bettelheim [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de oktobro 1912 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de decembro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Boldizsár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis ĉefe medicinon en Berlino kaj Scienca Universitato Péter Pázmány. Ekde 1932 li laboris en pluraj gazeto, eldonejoj. Tiutempe li verkis ankaŭ poemoj al la tria periodo de Nyugat. Dum la 2-a mondmilito li soldatiĝis, poste li tuj trovis vojon al la komunistoj. Li komencis politikadi, laŭ kelkaj li estis sekreta informisto por la komunistoj. Li akiris ankaŭ ŝtatan funkcion en 1947, sed ĉefe li estis ĵurnalisto, eĉ ĉefredaktoro. Ekde 1986 ĝis sia morto li estis parlamenta deputito. Li ricevis 11 premiojn inter 1947-1992. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A gazdag parasztok országa (Lando de la riĉaj kamparanoj), (1940) - Priskribo pri Danio
  • Téli párbaj (1949) - romaneto
  • A toll fegyverével (1952) - artikolaro
  • Éjfélkor (1957) - scenarlibro
  • Születésnap (1959) - romano
  • Rokonok és idegenek (1963) - vojaĝimpresoj pri Francio
  • Az aranyfej (1963) - scenarlibro
  • A félelem iskolája (1977) - noveloj
  • Keser-édes (1987) - noveloj, rememoroj
  • diversaj tradukaĵoj inter 1935-1994

Fontoj redakti