Iván Komoróczy [komorOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komoróczy Iván estis hungara juristo, subdepartementestro, pentristo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis császári, bicskei kaj komoróczi [ĉAsAri, biĉkei kaj komorOci].

Iván Komoróczy
Persona informo
Naskonomo Császári, bicskei kaj komoróczi Komoróczy Iván
Naskiĝo 1-an de januaro 1869 (1869-01-01)
en Kántorjánosi
Morto 5-an de aprilo 1935 (1935-04-05) (66-jaraĝa)
en Jármi
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memortabulo pri Iván Komoróczy
Iván Komoróczy: Ĉambrointerno kun grizaj muroj

Iván Komoróczy [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1869 en Kántorjánosi, li mortis la 5-an de aprilo 1935 en Jármi.

Biografio redakti

Iván Komoróczy akiris juran diplomon, sed dum lernado li ŝatis pentradi. Post la diplomo li ricevis taskojn en la ŝtata administracio. Li estis nobela juĝisto en Nagybánya, kiam en 1896 alvenis pentristoj por fondi artistkolonion. Li helpis la fondon, poste li kelkfoje vizitis la pentristan lernejon de Simon Hollósy en la 1900-aj jaroj. Li neniam estis laŭprofesie pentristo, li senĉese estis juristo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed iom poste pro malsaniĝo li estis forigita. Depost Traktato de Trianon li estis juristo en rest-Hungario, sed li senĉese apogis la artistkolonion. Li pentradis portretojn, aĵpentraĵojn. Li havis edzinon, kiu naskis kvinfoje.

Elektitaj juraj kontribuoj redakti

  • Szatmár vármegye szabályrendeletei és területi beosztása (1898)
  • A községi törvény (1903)
  • A birtokreform (1919)
  • Társadalmi káté (1923)

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Nagybányai híd (1901)
  • Tabáni tájrészletet (1920-aj jaroj)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti