Iván RUTTKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruttkai Iván estis hungara aktoro, rapidsketisto, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Russ, lia posta nomvarianto estis Ruttkay. Liaj gefratoj estis Éva Ruttkai kaj Ottó Ruttkai.

Iván Ruttkai
Persona informo
Naskonomo Russ Iván
Naskiĝo 19-an de decembro 1922 (1922-12-19)
en Budapeŝto
Morto 30-an de junio 2013 (2013-06-30) (90-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Iván Ruttkai
Familio
Frat(in)oj Éva Ruttkai kaj Ottó Ruttkai Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo rapidsketisto
grafikartisto
aktoro
sportisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Komuna memortabulo pri Éva Ruttkai, Ottó Ruttkai kaj Iván Ruttkai

Iván Ruttkai [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de junio 2013 en Stokholmo (pri la datenoj mankas konsento inter biografioj!).

Biografio

redakti

Iván Ruttkai komencis la aktoradon infanaĝe en infanteatro de Artúr Lakner. Ekde 1936 li ricevis filmajn rolojn. Post la 2-a mondmilito li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste en pluraj ĉefurbaj teatroj. Tiutempe li estis ankaŭ rapidsketisto, hungara ĉampiono. Li partoprenis en Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico. En nekonata tempo li disidis al Svedio (eble dum la Hungara revolucio de 1956), kie li komence aktoradis, poste li estis grafikisto. En Hungario liaj grafikaĵoj ne estas troveblaj. Li havis svedan edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj filmaj roloj

redakti
  • A titokzatos idegen (1936) - filo de la lernejservisto
  • Rózsafabot (1940) - lakeo
  • Ma, tegnap, holnap (1941) - hotelservisto
  • Mese a 12 találatról (1956)
  • Villa a Lidón (1971, kvarparta televizia serio)

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en Budapeŝto (2004)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti