Iván Szabó (skulptisto)

Iván Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Iván estis hungara skulptisto, medalisto, dancisto, koreografo, altlerneja instruisto.

Iván Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Iván Jenő Lajos Tihamér
Naskiĝo 1-an de julio 1913 (1913-07-01)
en Budapeŝto
Morto 11-an de februaro 1998 (1998-02-11) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándHungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo skulptisto • koreografo
vdr

Iván Szabó [1] naskiĝis la 1-an de julio 1913 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de februaro 1998 en Budapeŝto.

Du kantistoj fare de Iván Szabó
Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820) fare de Iván Szabó

Lia skulptista kariero redakti

Iván Szabó studis en Reĝa Teknikuniversitato József en la jaroj 1933 kaj 1934, poste en Reĝa Belarta Altlernejo inter 1934 kaj 1939. Liaj plej gravaj artaj instruistoj estis Jenő Kerényi kaj Jenő Bory, lia majstro estis Ferenc Medgyessy. En 1939 li aliĝis al Artistkolonio (Budapeŝto). Inter 1950 kaj 1981 li instruis en la Belarta Altlernejo. En 1854 li fondis artistkolonion en Mártély, kie komence studentoj alvenis. En 1973 li havis stipendion en Romo. Li kreis krom la skulptaĵoj ankaŭ skulptaĵetojn, medalojn (ekde la 1960-aj jaroj), ceramikaĵojn (en Hódmezővásárhely). Li ricevis bulgaran kaj hungarajn premiojn inter 1948-1981.

Lia dancista kariero redakti

Ekde la 1930-aj jaroj li estis ankaŭ aktiva dancisto, koreografo. Li dancadis eĉ en Nacia Teatro (Budapeŝto). En la frua socialismo li gvidis dancistan grupon kaj ofte li kreis koreografiaĵojn.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1946, 1948, 1975, 1993, 1997)
  • Stokholmo (1948)
  • Arthalo Budapeŝto (1950, 1978)
  • Hódmezővásárhely (1954)
  • Székesfehérvár (1966)
  • Pécs (1969, 1974, 1991)
  • Perugia (1975)
  • Nyíregyháza (1982, 1986)

Elektitaj skulptaĵoj, memortabuloj redakti

Elektitaj medaloj redakti

  • "Virágkarnevál"
  • "Nagykőrös 1368-1968"
  • "LENIN 1870-1970"

Elektitaj koreografiaĵoj redakti

  • Bábtánc
  • Kalotaszegi táncok
  • Kardtánc

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti