Malfermi ĉefmenuon

Ivo Andrić

(Alidirektita el Ivo Andriĉ)

Ivo ANDRIĆ [Ivo Andriĉ] (naskiĝis 10-an de oktobro 1892 en Dolac, proksime al Travnik, Bosnio, mortis 13-an de marto 1975 Beogrado, Jugoslavio) estis verkisto de romanoj, noveloj. Oni distingis lin en 1961 per la Premio Nobel de Literaturo.

Ivo Andrić
S. Kragujevic, Ivo Andric, 1961.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Ivo Andrić
Naskiĝo 10-an de oktobro 1892 (1892-10-10)
en Dolac, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de marto 1975 (1975-03-13) (82-jara)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio, Flag of Yugoslavia (1946-1992).svg Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Tombo Belgrade New Cemetery
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, Aŭstrio-Hungario, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, State of Slovenes, Croats and Serbs
Alma mater University of Graz • Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Universitato de Vieno • Faculty of Philosophy of the Jagiellonian University
Profesio verkisto, romanisto, diplomato, poeto, eseisto
Oficiala retejo http://www.ivoandric.org.rs/
Lingvoj kroata lingvo, Serbokroata lingvo, serba lingvo
Verkaro The Bridge on the Drina
Omerpaša Latas
Ex Ponto
Bosnian Chronicle
Prokleta avlija
O priči i pričanju
Jelena, žena koje nema
Most na Žepi
Familianoj
Edz(in)o

Milica Babić-Jovanović

v  d  r
Information icon.svg

Li studis en Sarajevo, Zagrebo, Jagelona Universitato en Krakovo, Vieno kaj Graz, kie li doktoriĝis. Oni jam frue rekonis lian prozoverkistan kaj poetan kapablon. Li bazis sian beletristan meriton per Ex Ponto (1918), kiu estis kolektaĵo de kontemplaj, lirikaj verkaĵoj. Li verkis tiun dum la unua mondmilito, kiam la aŭstra-hungaraj registaroj internigis lin pro lia politika agado. La novelaj volumoj aperis ekde 1920 en regula intertempo.

Post la Unua mondmilito, li ekservis por la jugoslavia diplomatio. Kvankam lia profesio venigis lin al Romo, Bukareŝto, Madrido, Ĝenevo kaj Berlino, liaj verkoj baziĝis je temoj kaj studoj de strikta patrujo, je ties neelĉerpebla riĉa etna diverseco. Li verkis tri volumojn dum la Dua mondmilito, el kiuj du (Travnička hronika, ~„Kroniko de Travnik”; 1945 kaj Na Drini ćuprija ~„Ponto sur la Drino”; 1945) estas dediĉitaj al historio de Bosnio.

La verkoj montras lian determinan filozofion kaj profundan kunsentemon, la voĉo de la verkoj estas sobra kaj objektiva, la lingvaĵo estas pura kaj belriĉa. La disdononta komisiono de la Nobel-premio aparte emfazis la epikan forton, per kiu li prilaboris materion de siaj verkoj, precipe en la romano Ponto sur la Drino.

Kovrilpaĝo de Ivo Andrić: Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto

En Esperanto aperisRedakti

 
Kovrilpaĝo de Vizaĝoj