Ivo Baueršíma

(Alidirektita el Ivo Bauersima)

Ivo BAUERŠĺMA (naskiĝis la 17-an de septembro 1931 en Jihlava, Ĉeĥoslovakio) estas ĉeĥdevena svisa astronomo kaj termezuristo.

Ivo Baueršíma
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17) (92-jaraĝa)
en Jihlava
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago
Familio
Infano Igor Bauersima
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto • topographer • surveyor
vdr

Li estas patro de la dramisto kaj surscenigisto Igor Bauersima.

Vivo redakti

Li studis ĉe la Fakultato de Geodezio de la Ĉeĥa Teknika Universitato de Prago, ĉefe pria temo estis Geodezia astronomio. La laboro pri lia disertaĵo estis interrompita en 1968 pro la Invado en Ĉeĥoslovakion fare de la trupoj de la Varsovia Traktato. En aŭgusto 1968 li migris en Svision kun sia edzino Nadia kaj ilia filo Igor.

Li laboris de 1968 ĝis 1977 kiel helpanto ĉe la Institoto de Astronomio de la Universitato de Berno kaj ricevis sian Ph.D en 1976.

Kun Paul Wild, li malkovris la asteroidon 9711 Želetava la 7-an de aŭgusto 1972.