Ivo DURWAEL [dirVAL] (naskiĝis la 28-an de decembro 1938) estas antverpena esperantisto.

Ivo Durwael en junio 2007

Ivo Durwael estis fondinto en februaro 1962 de Juna Antverpena Sekcio (JAS), la unua Esperanto-grupo por junuloj en Belgio. Pro la daŭraj aktivecoj de JAS kaj laŭ iniciato de Wim De Smet li kunfondis en 1963 la belgan TEJO-sekcion Belga Esperantista Junulara Asocio (BEJA), kies unua kasisto li iĝis. En 1965 Ivo Durwael sukcesis interesigi la gvidantojn de la Eŭropa Movado en Antverpeno kaj akiris ĝian permeson kaj financan subtenon por eldoni revueton en Esperanto kun la titolo Eŭropo. Li mem iĝis la redaktoro-eldonanto.

En 1969 Ivo Durwael iĝis vicprezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La verda stelo. En 1970, post la morto de Maurice Jaumotte, li iĝis prezidanto de Esperanto-Komitato Intergrupa (EKI), asocio kiu celis kunordigi la diversajn Esperanto-grupojn de Antverpeno.

Durwael estis multjara Esperanto-instruisto sed krome, kune kun Jo Haazen kaj Christian Declerck la unua salajrata Esperanto-instruisto de Antverpeno en la urba vesperlernejo.

En 1976 Ivo Durwael iĝis sekretario de la antverpena Esperanto-grupo sub la prezidanteco de Paul Peeraerts kaj en 1979 li unuafoje iĝis ĝia prezidanto.

Li estis la motoro malantaŭ la serĉado de konstruaĵo por la Esperanto-domo de Antverpeno kiu estis aĉetita en 1980. Durwael restis prezidanto de la antverpena grupo ĝis 1985. En 2003 li estis reelektita.

Durwael estis plurjara estrarano pri informado de UEA, prezidanto de Movado sen Nomo, ofta kunlaboranto de Monato kaj prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo.