Malfermi la ĉefan menuon

Izabel Santiago

brazila esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO [izaBEŬ krisTIna oliVEJra sanĉiAgu] (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959; mortis la 13-an de majo 2006 en Roterdamo) estis brazila esperantistino de 1980 kaj profesie kuracistino, iam fakiĝinta pri psikiatrio kaj magistrino pri socia antropologio, okupiĝanta ankaŭ pri fitoterapio.

Izabel Santiago
Izabel Santiago.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1959 (1959-01-01)
Morto 13-an de majo 2006 (2006-05-13) (47-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Ŝi partoprenis en UK-oj de Braziljo (1981), Antverpeno (1982) kaj Roterdamo (1988), kongreso de TEJO en Leuven (1982) kaj seminario TEJO-KER en Szentendre (1982), prezidantino de Internacia Festivalo de Pupteatro en Zagreb. Ŝi instruis Esperanton kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM.

Verko: O Que é Esperanto (Kio estas Esperanto) publikigita de la eldonejo Editora Brasiliense en la serio Coleção Primeiros Passos.[1]

Ŝi estis redaktoro de MONATO, rubrikoj Kuirado (1994-1997), Mozaiko (1995-1999) kaj Scienco (2000). Multjara revizianto kaj redakcia sekretario[2] de la sama revuo, volontulo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (ekde 1989).

Ŝi verkis precipe pri sciencismo/mistikismo de Carl Gustav Jung.[3]

ReferencojRedakti

  1. ISBN: 85-11-01185-4.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/12, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/04, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.

Eksteraj ligilojRedakti