Izabella Działyńska

Izabella Działyńska, propre: Izabella Elżbieta z Czartoryskich Działyńska (naskiĝis la 14-an de decembro 1830 en Varsovio, mortis la 18-an de marto 1899 en Menton, Francio) – pola pentristino-amatorino, kolektistino de artaĵoj.

Izabella Działyńska
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1830 (1830-12-14)
en Varsovio
Morto 18-an de marto 1899 (1899-03-18) (68-jaraĝa)
en Menton
Familio
Patro Adam Jerzy Czartoryski
Patrino Anna Zofia Sapieha
Frat(in)oj Witold Czartoryski • Władysław Czartoryski
Edz(in)o Jan Kanty Działyński
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Filino de princo Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia Sapieżyńska. Ŝi edukiĝis en Parizo, en konservativa etoso (partiaro Hotelo Lambert). De juneco kolektis artaĵojn. En 1857 nuptis terposedanton Jan Działyński el Grandpolujo. La geedzoj restis sen infanoj.

Ŝi gvidis Polan Instituton ĉe Hotelo Lambert, multe vojaĝis tra Eŭropo, ankaŭ al Alĝerio, Egipto kaj la Sankta Tero. Dum plimulto de sia vivo loĝis en Parizo, kaj de la nuptiĝo parte ankaŭ en Gołuchów (distrikto Pleszewski), kiun en 1872 transprenis de sia edzo kontraŭ pruntedonita al li mono por celoj de la Januara Ribelo kontraŭ Rusa Imperio. Ŝi iniciatis interalie kolektaĵon de antikvaj vasoj, grafikoj, bildoj, artismaj mebloj. Ŝi trakonstruis Kastelon en Gołuchów – parte laŭ propra koncepto - por muzeo, helpe de kreita en 1893 goluĥova majorato certigis al la muzeo rimedojn por plutenado. Ŝi strebis al revivigo de la malnova brilo de la rezidejo, kiu iam estis sidejo de la gento de familio Leszczyński.

Post la morto ripozis en maŭzoleo - tomba kapelo en parko de Gołuchów.

Bibliografio redakti

  • Teresa Jakimowicz, Elżbieta Działyńska, en: Wielkopolski Słownik Biograficzny, Warszawa-Poznań 1981
  • Róża Kąsinowska, Gołuchów. Rezydencja magnacka w świetle źródeł (Gołuchów. Magnata rezidejo lume de fontoj), Ośrodek Kultury Leśnej w Gołuchowie 2006, ISBN 83-922-141-1-0
  • Danuta Marek, Ordynacja gołuchowska Izabelli z Czartoryskich Działyńskiej (1830-1899) (Gołuchów-Majorato de Izabella Działyńska), Muzeum Narodowe w Poznaniu 1994, ISBN 83-85296-20-4

Eksteraj ligiloj redakti