Izatidejo de Arnstadt
La Izatidejo de Arnstadt (germane: Waidhaus) estas la lasta siaspece en Arnstadt (An der Weiße nr. 3) konserviĝinte originale. En tiu urbo dokumentitis la ĉeesto de ne malpli ol 50 komercistoj pri izatido inter 1499-1629.
Priskribo redakti
La domo estis konstruita antaŭ 1566. La duetaĝa konstruaĵo sur rektangula areo (19x10m) ne havas kelon. Liaj eksteraj vandoj faritis el kalkoŝtono.
La fenestroj estas ene de niĉoj enkadrigitaj de sabloŝtonaĵo. Nur du fenestroj havas poste faritan kadron el ligno.
La interno de la domo estas dividita per du ebenaj plafonoj. La traboj de ambaŭ plafonoj per apogiloj stabiligitis.
Kovris la domon tegmento seloforma, sub kiu estas du subtegmentejoj, unu sub la alia.
Funkcio nuna redakti
De 20 jaroj la domo estas la sidejo de la firmao Zehrt (kamenoj kaj kahelaj fornoj).
Fonto redakti
Priskribo de la domo. Arkivigite je 2014-04-22 per la retarkivo Wayback Machine