Izola (latine: Haliaetum, itale: Isola d'Istria, germane: Insel im Küstenländchen) estas malnova fiŝista kaj feria urbo en Slovenio apud Adriatika maro kun riĉa pasinteco.

Izola
urbosetlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Slovenio
Regiono regiono Marborda-Karsta
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 682  (2020) [+]
Loĝdenso 408 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 32′ N, 13° 40′ O (mapo)45.53954522313.660405031Koordinatoj: 45° 32′ N, 13° 40′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 28,6 km² (2 860 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Izola (Slovenio)
Izola (Slovenio)
DEC
Izola
Izola
Situo de Izola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Izola [+]
vdr

Pro favora ĉemara situo en nordo de Istrio, Izola kun sia marino estas unu el la gvidaj centroj de naŭtika turismo. En la jaro 1820 estis tie malkovrita termika akvo kaj tiam komenciĝis la turismo. La urbo estas hodiaŭ grava ankaŭ pro fiŝindustrio, ĉar ĝuste en Izola estis konstruita unua fabriko por prilaboro kaj pakado de fiŝoj ĉe la adria bordo. Kuriozaĵo estas ke malnova parto de la urbo situas sur iama insulo. La insulo estis loĝata jam en 1-a jarcento p.K. kaj poste estis ligita al la bordo per Ŝtona ponto. En la mezepoko Izola estis ĉirkaŭita per urbaj muroj, kiuj estis detruitaj komence de la 19a jarcento fare de armeo de Napoleono. La ŝtonojn el la muroj oni uzis por surŝuti la maron inter la insulo kaj la bordo. En sia historio Izola estis konata kiel urbo de ribelantoj. En la jaro 1253 ĝi proklamis sian memstarecon kaj estiĝis urbo kun siaj leĝoj kaj aŭtoritato. En la 13a kaj 14a jarcentoj okazis interurbaj militoj por teritorio kun Piran kaj Kapodistrio.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Eksteraj ligiloj redakti