Izolaĵo estas materialo, kiu limigas certan interŝanĝon inter du sistemoj. Inter pluraj specoj de izolaĵoj distingiĝas:

  • elektraj izolaĵoj
  • termikaj izolaĵoj (varmizolaĵoj)
  • akustikaj izolaĵoj (sonizolaĵoj)
  • mekanikaj izolaĵoj
varmoizolaĵo ĉirkaŭ tubo
bendo de elektra izolaĵo ĉe konduktilo

La malo de izolaĵo estas konduktanto (pri varmo kaj iu ajn formo de energio), aŭ konduktilo (pri elektro) aŭ transmisiilo (pri mekaniko kaj sono).