Izola lingvo - ne konfuzebla kun senparenca lingvo - estas la plej ekstrema kazo de analiza lingvo en morfologia lingvotipologio

En izola lingvo, fleksioj, konjugacioj kaj ligitaj morfemoj (aŭ vortaj paradigmoj) tute ne ekzistas. Anstataŭe, vorta ordo, intonacio kaj akcento estas tre gravaj iloj por esprimi aspektojn kiel spaca rilato, gramatika funkcio, tempo kaj nombro.

Izolaj lingvoj kutime ankaŭ estas tonaj lingvoj. Ĉi tio signifas, ke ili havas diversajn homofonojn, prononcitajn en malsamaj tonaltoj, sen ke tio kaŭzas konfuzon. En lingvoscienco, la homofonio estas fenomeno per kiu du vortoj de diferencaj semantikaj kampoj koincidas en la ekstera formo de la vorto. La rezultoj tiele povas esti nomataj homofonoj, kiaj sen-egala kaj senegal-a, ekskuzo kaj eks-kuzo ktp.

Nuntempaj ekzemploj de izolaj lingvoj estas la vjetnama kaj la taja. La ĉinaj lingvoj estas preskaŭ tute izolaj.

Vidu ankaŭ redakti