Izotopoj de mangano

La izotopoj de mangano (Mn) estas konataj de masnumeroj inter 46 kaj 65.

Nature okazanta mangano estas komponita el 1 stabila izotopo 55Mn. La norma atompezo estas 54,938045(5) u.

18 radioaktivaj izotopoj estas konataj. La plej stabila estas 53Mn kun duoniĝotempo 3,7 milionoj jaroj, 54Mn kun duoniĝotempo 312,3 diurnoj kaj 52Mn kun duoniĝotempo de 5,591 diurnoj. Ĉiuj ceteraj radioaktivaj izotopoj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 3 horoj kaj plejparto el ili havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 1 minuto.

Mangano ankaŭ havas 3 atomkernajn izomerojn.

Mangano estas parto de la fera grupo de elementoj kiu estas opiniataj kiel sintezitaj en grandaj steloj mallonge antaŭ la supernovaa eksplodo. 53Mn disfalas al 53Cr kun duoniĝotempo 3,7 milionaj jaroj. Pro ĝia relative mallonga duoniĝotempo, 53Mn estas estinginta radioaktiva izotopo. Mangana izotopa enhavo estas tipe kombinita kun kroma izotopa enhavo kaj havas aplikojn en izotopa geologio kaj radiomezura datigo. Mn-Cr izotopaj rilatoj donas indikaĵojn por la frua historio de la suna sistemo kune kun 26Al kaj 107Pd. Variadoj en 53Cr/52Cr kaj Mn/Cr rilatoj de kelkaj meteoritoj indikas komencan 53Mn/55Mn rilatumon kiu sugestas ke Mn-Cr izotopa sistematiko devas rezulti de enloka disfalo de 53Mn en diferencialitaj planedaj korpoj. De ĉi tie 53Mn provizas aldonan indikaĵon por atomkernosintezaj procezoj tuj antaŭ kuniĝo de la suna sistemo.

La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli malpezaj ol la plej abunda stabila izotopo, 55Mn, estas elektrona kapto kaj la ĉefa disfala maniero por izotopoj pli pezaj estas beto-minus-disfalo.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
de la izomero
44Mn 25 19 44,00687(54)# <105 ns (2-)#
45Mn 25 20 44,99451(32)# <70 ns (7/2-)#
46Mn 25 21 45,98672(12)# 37(3) ms (4+)
46mMn 150(100)# keV 1# ms 1-#
47Mn 25 22 46,97610(17)# 100(50) ms 5/2-#
48Mn 25 23 47,96852(12) 158,1(22) ms 4+
49Mn 25 24 48,959618(26) 382(7) ms 5/2-
50Mn 25 25 49,9542382(11) 283,29(8) ms 0+
50mMn 229(7) keV 1,75(3) min 5+
51Mn 25 26 50,9482108(11) 46,2(1) min 5/2-
52Mn 25 27 51,9455655(21) 5,591(3) d 6+
52mMn 377,749(5) keV 21,1(2) min 2+
53Mn 25 28 52,9412901(9) 3,74(4)×106 a 7/2-
54Mn 25 29 53,9403589(14) 312,03(3) d 3+
55Mn 25 30 54,9380451(7) Stabila 5/2- 1,0000
56Mn 25 31 55,9389049(7) 2,5789(1) h 3+
57Mn 25 32 56,9382854(20) 85,4(18) s 5/2-
58Mn 25 33 57,93998(3) 3,0(1) s 1+
58mMn 71,78(5) keV 65,2(5) s (4)+
59Mn 25 34 58,94044(3) 4,59(5) s (5/2)-
60Mn 25 35 59,94291(9) 51(6) s 0+
60mMn 271,90(10) keV 1,77(2) s 3+
61Mn 25 36 60,94465(24) 0,67(4) s (5/2)-
62Mn 25 37 61,94843(24) 671(5) ms (3+)
62mMn 0(150)# keV 92(13) ms (1+)
63Mn 25 38 62,95024(28) 275(4) ms 5/2-#
64Mn 25 39 63,95425(29) 88,8(25) ms (1+)
64mMn 135(3) keV >100 µs
65Mn 25 40 64,95634(58) 92(1) ms 5/2-#
66Mn 25 41 65,96108(43)# 64,4(18) ms
67Mn 25 42 66,96414(54)# 45(3) ms 5/2-#
68Mn 25 43 67,96930(64)# 28(4) ms
69Mn 25 44 68,97284(86)# 14(4) ms 5/2-#

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: a=jaro, d=diurno, h=horo, min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte de izotopa komponaĵo kaj norma atompezo de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Referencoj redakti