Izotopoj de nitrogeno

Nitrogeno (N) havas du stabilajn izotopojn 14N kaj 15N, kiuj ambaŭ okazas en naturo.

La norma atompezo estas 14,0067(2) u.

Multaj radioaktivaj izotopoj de nitrogeno estas konataj.

nitrogeno-13 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo nitrogeno-13.

nitrogeno-13 (13N) estas radioaktiva izotopo de nitrogeno.

nitrogeno-14 redakti

nitrogeno-14 (14N) estas stabila, ne-radioaktiva izotopo de nitrogeno. Ĉiu atomkerno de la izotopo enhavas 7 protonojn kaj 7 neŭtronojn.

Nitrogeno-14 estas proksimume 99% da la tuta nature ekzistanta nitrogeno. Ĝi estas la fonto de nature-ekzistanta karbono-14, kiu estas kreata kiam kosma radiado interagas kun nitrogeno-14 en la supra parto de atmosfero. Kiam karbono-14 disfalas, ĝi konvertiĝas reen enen de nitrogeno-14. Simile al preskaŭ ĉiuj elementoj pli pezaj ol heliumo, la originala fonto de nitrogeno-14 en la universo estas la stela atomkernosintezo. Ĝi estas produktata kiel parto de la CNO-ciklo de stelaj atomkernaj reakcioj. Neparaj kvantoj de protonoj kaj neŭtronoj (po 7 de ĉiu) donas po 1/2 de spino, donante la entutan atomkernan magnetan spinon 1.

nitrogeno-15 redakti

Nitrogeno-15 (15N) estas stabila, ne-radioaktiva izotopo de nitrogeno. Ĉiu atomkerno de la izotopo enhavas 7 protonojn kaj 8 neŭtronojn.

Nitrogeno-15 estas uzata en agrikulturaj kaj medicinaj esploroj. Nitrogeno-15 estas ofte uzata en nuklea magneta resonanca spektroesploro (NMR), ĉar malsimile al la pli abunda nitrogeno-14, ĝi havas atomkernan spinon 1/2, kio plisimpligas observadon de ĝi per NMR. Proteinoj povas esti izotope markita per kreskigo de ili en medio enhavanta nur nitrogenon-15.

Nitrogeno-15 estas produkto de beto-disfalo de oksigeno-15. Tiel ĝi aperas en steloj.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
de la izomero
10N 7 3 10,04165(43) 200(140)×10−24 s [2,3(16) MeV] (2-)
11N 7 4 11,02609(5) 590(210)×10−24 s [1,58(+75-52) MeV] 1/2+
11mN 740(60) keV 6,90(80)×10−22 s 1/2-
12N 7 5 12,0186132(11) 11,000(16) ms 1+
13N 7 6 13,00573861(29) 9,965(4) min 1/2-
14N 7 7 14,0030740048(6) Stabila 1+ 0,99636(20) 0,99579-0,99654
15N 7 8 15,0001088982(7) Stabila 1/2- 0,00364(20) 0,00346-0,00421
16N 7 9 16,0061017(28) 7,13(2) s 2-
17N 7 10 17,008450(16) 4,173(4) s 1/2-
18N 7 11 18,014079(20) 622(9) ms 1-
19N 7 12 19,017029(18) 271(8) ms (1/2)-
20N 7 13 20,02337(6) 130(7) ms
21N 7 14 21,02711(10) 87(6) ms 1/2-#
22N 7 15 22,03439(21) 13,9(14) ms
23N 7 16 23,04122(32)# 14,5(24) ms [14,1(+12-15) ms] 1/2-#
24N 7 17 24,05104(43)# <52 ns
25N 7 18 25,06066(54)# <260 ns 1/2-#

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • La precizeco de la izotopaj abundecoj kaj atompezo estas limigita per variadoj. La donitaj limigoj devus esti aplikeblaj al ĉiu normala surtera materialo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte de izotopa komponaĵo kaj norma atompezo de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Referencoj redakti