Izotopoj de oksigeno

Estas tri stabilaj izotopoj de oksigeno. Estas ankaŭ 14 radioaktivaj izotopoj.

Malfrua epoko en vivo de peza stelo.
16O koncentriĝas en la O-ŝelo, 17O en la H-ŝelo kaj 18O en la He-ŝelo.

La norma atompezo estas 15.9994(3) u.

Stabilaj izotopoj redakti

Nature okazanta oksigeno estas komponita el tri stabilaj izotopoj, 16O, 17O kaj 18O. La 16O estas la plej abunda kun 99,762% en naturo.

La relativa kaj absoluta abundeco de 16O estas alta ĉar ĝi estas ĉefa produkto de stela evoluo kaj ĉar ĝi estas unueca izotopo, kio signifas ke ĝi povas esti farita per steloj kiuj estis komence konsistantaj nur el hidrogeno. Plejparto de 16O estas sintezita je la fino de la heliuma kunfanda procezo en steloj. La triopa alfa reakcio kreas 12C, kiu kaptas aldonan 4He kaj rezultas 16O. La neona bruliganta procezo kreas aldonan 16O.

Ambaŭ 17O kaj 18O estas akcesoraj izotopoj, kio estas ke ilia atomkernosintezo postulas semajn kernojn. 17O estas unuavice farita per la bruligo de hidrogeno en heliumon dum la CNO ciklo, farante ĝin komunan izotopon en la bruligantaj hidrogenon zonoj de steloj. Plejparto de 18O estas produktita kiam 14N (farata abunde de CNO ciklo) kaptas 4He kernon, tiel 18O estas komuna en la heliumo-riĉaj zonoj de steloj. Temperaturo de proksimume 109 kelvinoj estas bezonata por ke du oksigenaj kernoj spertu fuzion kaj formu la pli pezan kernon de sulfuro.

Atompezo de 16 estis asignita al oksigeno antaŭa al la difino de la atommasa unuo surbaze de 12C. Fizikistoj referis al 16O nur, sed farmaciistoj intencis referi la naturan miksaĵon de izotopoj.

La izotopa komponaĵo de oksigenaj atomoj en la atmosfero de tero estas 99,759% 16O, 0,037% 17O kaj 0,204% 18O. Ĉar akvaj molekuloj enhavanta la pli malpezan izotopon estas malmulte pli verŝajne forvaporiĝantaj kaj poste falantaj kiel precipitaĵo, nesala akvo kaj polusa glacio enhavas malmulte malpli grandan kvanton (0,1981%) de la peza izotopo 18O ol aero (0,204%) kaj marakvo (0,1995%).

Radioaktivaj izotopoj redakti

Estas trovitaj 14 radioaktivaj izotopoj de oksigeno, iliaj masnumeroj estas ekde 12 ĝis 28. La plej stabila el ili estas 15O kun duoniĝotempo de 122,24 sekundoj kaj 14O kun duoniĝotempo de 70,606 sekundoj. La plej komuna disfala reĝimo por izotopoj malpli pezaj ol la stabilaj estas elektrona kapto kaj la plej komuna reĝimo por izotopoj pli pezaj ol la stabilaj estas beto-disfalo. La disfalaj produktoj estas izotopoj de azoto kaj fluoro respektive.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
12O 8 4 12,034405(20) 580(30)×10−24 s [0,40(25) MeV] 0+
13O 8 5 13,024812(10) 8,58(5) ms (3/2-)
14O 8 6 14,00859625(12) 70,598(18) s 0+
15O 8 7 15,0030656(5) 122,24(16) s 1/2-
16O 8 8 15,99491461956(16) Stabila 0+ 0,99757(16) 0,99738-0,99776
17O 8 9 16,99913170(12) Stabila 5/2+ 0,00038(1) 0,00037-0,00040
18O 8 10 17,9991610(7) Stabila 0+ 0,00205(14) 0,00188-0,00222
19O 8 11 19,003580(3) 26,464(9) s 5/2+
20O 8 12 20,0040767(12) 13,51(5) s 0+
21O 8 13 21,008656(13) 3,42(10) s (1/2, 3/2, 5/2)+
22O 8 14 22,00997(6) 2,25(15) s 0+
23O 8 15 23,01569(13) 82(37) ms 1/2+#
24O 8 16 24,02047(25) 65(5) ms 0+
25O 8 17 25,02946(28)# <50 ns (3/2+)#
26O 8 18 26,03834(28)# <40 ns 0+
27O 8 19 27,04826(54)# <260 ns 3/2+#
28O 8 20 28,05781(64)# <100 ns 0+

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • La precizeco de la izotopaj abundecoj kaj atompezo estas limigita per variadoj. La donitaj limigoj devus esti aplikeblaj al ĉiu normala surtera materialo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte izotopan komponaĵon kaj norman atompezon de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Eksteraj ligiloj redakti