Izotopoj de sulfuro

Sulfuro (S) havas 25 konatajn izotopojn. El ili kvar estas stabilaj: 32S (95,02%), 33S (0,75%), 34S (4,21%), 36S (0,02%).

Escepte 35S, ĉiuj radioaktivaj izotopoj de sulfuro estas mallonge vivantaj. 35S estas formata de kosma radiada fisio de 40Ar en la atmosfero de Tero. Ĝi havas duoniĝotempon de 87 tagoj.

La norma atompezo estas 32,065(5) u.

Kiam sulfidaj mineraloj estas sedimentitaj, izotopa ekvilibrigo inter solida kaj likvaĵa fazoj povas kaŭzi malgrandajn diferencojn en la δS-34 valoroj de kune aperintaj mineraloj. La diferencoj inter mineraloj povas esti uzata por pritaksi la temperaturon de ekvilibrigo. La δC-13 kaj δS-34 de kunekzistantaj karbonatoj kaj sulfidoj povas esti uzata al difini la pH (kemia parametro) kaj oksigenan forvaporiĝemon de la erca fluido dum erca formigo.

En plejparto de arbaraj ekologiaj sistemoj, sulfido estas derivita plejparte de la atmosfero; ankaŭ forvaporiĝaĵoj kaj vetera detruo de ercaj mineraloj kontribuas iun kvanton de sulfuro. Sulfuro kun distinga izotopa komponaĵo estas uzata por identigi poluadajn fontojn, kaj riĉigita sulfuro estas aldonata kiel traceanto en akvikaj studoj. Diferencoj en la naturaj abundecoj povas ankaŭ esti uzataj en sistemoj kie estas sufiĉa variado en la 34S de ekologiaj sistemaj komponantoj. Lagoj en Roka Montaro, kiuj estas opiniataj kiel havantaj domine atmosferajn fontojn de sulfido, havas malsamajn δS-34 valorojn ol lagoj opiniataj kiel havantaj domine grundajn fontojn de sulfido.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
26S 16 10 26,02788(32)# 10# ms 0+
27S 16 11 27,01883(22)# 15,5(15) ms (5/2+)
28S 16 12 28,00437(17) 125(10) ms 0+
29S 16 13 28,99661(5) 187(4) ms 5/2+
30S 16 14 29,984903(3) 1,178(5) s 0+
31S 16 15 30,9795547(16) 2,572(13) s 1/2+
32S 16 16 31,97207100(15) Stabila 0+ 0,9493(31) 0,94454-0,95281
33S 16 17 32,97145876(15) Stabila 3/2+ 0,0076(2) 0,00730-0,00793
34S 16 18 33,96786690(12) Stabila 0+ 0,0429(28) 0,03976-0,04734
35S 16 19 34,96903216(11) 87,51(12) d 3/2+
36S 16 20 35,96708076(20) Stabila 0+ 0,0002(1) 0,00013-0,00027
37S 16 21 36,97112557(21) 5,05(2) min 7/2-
38S 16 22 37,971163(8) 170,3(7) min 0+
39S 16 23 38,97513(5) 11,5(5) s (3/2, 5/2, 7/2)-
40S 16 24 39,97545(15) 8,8(22) s 0+
41S 16 25 40,97958(13) 1,99(5) s (7/2-)#
42S 16 26 41,98102(13) 1,013(15) s 0+
43S 16 27 42,98715(22) 260(15) ms 3/2-#
43mS 319(5) keV 480(50) ns (7/2-)
44S 16 28 43,99021(42) 100(1) ms 0+
45S 16 29 44,99651(187) 68(2) ms 3/2-#
46S 16 30 46,00075(75)# 50(8) ms 0+
47S 16 31 47,00859(86)# 20# ms [>200 ns] 3/2-#
48S 16 32 48,01417(97)# 10# ms [>200 ns] 0+
49S 16 33 49,02362(102)# <200 ns 3/2-#

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: a=jaro, d=diurno, h=horo, min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • La precizeco de la izotopaj abundecoj kaj atompezo estas limigita per variadoj. La donitaj limigoj devus esti aplikeblaj al ĉiu normala surtera materialo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte izotopan komponaĵon kaj norman atompezon de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Eksteraj ligiloj redakti