Izotropeco

(Alidirektita el Izotropa)

La izotropeco estas la nevariebleco de la fizikaj ecoj de medio aŭ fenomeno en funkcio de la direkto laŭ kiu oni observas ĝin. La malo de la izotropeco estas la neizotropeco aŭ anizotropeco.

Medio aŭ materialo povas esti homogena kaj tamen neizotropa, ekzemple iuj kristaloj

Optiko redakti

En izotropa medio la efiko de la medio sur ondo estas sendependa de la direkto laŭ kiu la ondo (ekzemple lumo) propagiĝas. La refrakta indico, la varianco, la travidebleco estas la samaj laŭ ajna direkto.

Kristalografio redakti

La likvaĵoj (krom la likvaj kristaloj) kaj amorfaj solidoj kiel vitroj estas izotropaj, sed la kristaloj, kies strukturo estas ordigata, kaj do havas privilegiajn direktoj, povas ne esti neizotropaj. Iuj mineraloj havas durecon malsimila laŭ la direkto je kiu oni faras la durecprovon.

Rezisto de materialoj redakti

Materialo estas dirita izotropo se giaj mekanikaj ecoj estas samaj en ĉiuj direktoj. Oni rigardas la metalojn kiel izotropaj en makroskopa skalo; sed iuj procezoj de fabrikado: laminatado, forĝado, igas metalojn neizotropaj.

La ligno estas forte neizotropa pro ĝia fibreca konstistiĝo. Iuj kompozitaj materialoj estas intence igitaj neizotropaj per enmeto de fibroj, por plibonigi iliajn ecojn laŭ difina direkto.

Pri izotropeco eblas konsideri ne nur materialon, sed ankaŭ la aplikatan al ĝi premon.

La izotropa prema modulo de izotropa substanco priskribas ĝian reziston al izotropa premo. La modulo de Young kaj tonda modulo de izotropa substanco priskribas ĝian reziston al certaj ne nepre izotropaj premoj.

Se la substanco estas neizotropa, tensora varianto de leĝo de Hooke devas esti uzata por priskribi ĝian reziston.

Kosma izotropeco redakti

En kosmologio, la metriko de Friedmann-Lemaître-Robertson-Walker priskribas universon homogena, izotropa kaj ekspansianta (aŭ malekspansianta). Tiu modelo estas uzata kiel unua proksimumo de la standarda modelo pri kosmologio.