Izsák Abrahamides

Izsák Abrahamides [iĵAk], slovake Izák Abrahamides, laŭ hungarlingve kutima nomordo Abrahamides Izsák estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto, eminenta reprezentanto de la slovaka reforma movado. Liaj pseŭdonimoj estis Hrochotius, Hrochotský kaj Abrahamffy.

Izsák Abrahamides
Persona informo
Naskiĝo 1557
en Hungario Horhát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 3-an de februaro 1621
en Hungario Bajmóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovaka
Okupo
Okupo verkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Izsák Abrahamides[1] naskiĝis en 1557 en Horhát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Hrochoť en Slovakio), li mortis la 3-an de februaro 1621 en Bajmóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bojnice en Slovakio) (pri la datenoj ne estas konsento inter la fontoj).

BiografioRedakti

Izsák Abrahamides apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li frekventis tre bonajn lernejojn en Supra Hungarujo, poste li akiris magistron en universitato de Prago, pli poste li studis en Lepsiko. Li estis familia edukisto en Vieno kelkajn jarojn, poste lernejestro en Zólyom, pli poste notario en alia urbo, fine li estis pastro de Horhát, ja li pastriĝis en 1595 en Wittenberg. En Bajmóc li estis altrangigita preposto. En 1610 li estis elektita en sinodo unu el la unuaj tri slovakaj superintendantoj.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Preklad Lutherovho Katechismu (tradukaĵo, 1612)
  • Oratio Exequialis. Illustrissimo p. m. Comiti ac Domino, D. Georgio Thurzoni… (1617)
  • manuskriptoj

FontojRedakti

ReferencojRedakti