Ferenc Jáki

(Alidirektita el JÁKI Ferenc)

JÁKI Ferenc (naskiĝis la 16-an de novembro en 1919, en Érd-Ófalu mortis la 27-an de marto 2010) estis hungara honora membro de UEA.

Ferenc Jáki

hungara poeto, mezlerneja profesoro, esperantisto
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1919
en Hungario, Érd-Ófalu
Morto 27-an de marto 2010
en Hungario, Budapest
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • kulturhistoriisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1964
vdr

Vivo redakti

Li estis emerita gimnazia instruisto, doktoro pri klasika filologio. Li lernis Esperanton en kurso de Julio Baghy en 1961. Li havas grandajn meritojn pri la ŝtata rekono de Esperanto en Hungario, ĉar li, kune kun la forpasinta prof. Szerdahelyi, iniciatis la leĝigon de la elekteblo de Esperanto kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj starigon de Ŝtata Ekzamenkomisiono, kiun li prezidis ekde 1967 ĝis 1998. Membro de Hungaria Esperanto-Asocio ekde 1964, li estis ties estrarano kaj komitatano dum pluraj mandatoj. Jáki ankaŭ tradukis el la hungara, prelegvojaĝis, kaj instruis Esperanton laŭ la Cseh-metodo en pluraj landoj.

Li verkis versojn, arte skulptis, pentris, fotis.

Membreco redakti

Versaĵaro redakti

Inter 1988 kaj 1998 ekaperintaj libroj de versoj:

  • Gesztenyevirágok őszi verőfényben,
  • Fecskefészek-csillagszóró,
  • Legindaj legaĵoj /hungara-esperanto versaĵaro/,
  • Kódexversek /ilustrita versaĵaro/,
  • Naptár avagy kalendárium.

Kulturhistoriaj artikoloj redakti

Inter 1970 kaj 1985 dek ekaperintaj kultur-historiaj artikoloj en la jarlibro "Füles".

Notoj/referencoj redakti

  1. En ambaŭ organizaĵo estas honora kaj porĉiama membro.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti