Jácome Martins Baggi de Araujo

brazila esperantisto kaj juĝisto

Jácome Martins BAGGI de ARAUJO ('ĵakomj maR'tinz baĵi djara'uĵŭ) (naskiĝis en la 24-a de oktobro 1848, mortis en la 27-a de januaro 1912) estis la unua konata Esperantisto en Brazilo, supera juĝisto en Petropolo, Ŝtato Rio-de-Ĵanejro.

Jácome Martins Baggi de Araujo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1912 (1912-01-27) (112-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 4098
vdr
Baggi de Araujo.

Li sciis pri Esperanto jam en 1896 per Revue des Revues de Parizo, skribis fine de 1897 al Louis de Beaufront, en Epernay, kaj ekhavis lernolibrojn kaj, tuj poste, estiĝis Esperantisto sub n-ro 4098, en la 18-a Adresaro de 1897.

Baggi Esperanton uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. Li venigis al Esperanto alian brazilan pioniran esperantiston Antonio Caetano Coutinho, kiu poste esperantigis la „Unuaj lecionoj“ de Théophile Cart.

Baggi estis prezidanto kaj fondinto de la Petropolisa Esperanto-Grupo. Emerito ekde 1906 pro malsano, li restis aktiva varbanto ĝis la fino, same kiel lia filino Irani.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Baggi de Araujo el la Enciklopedio de Esperanto.