Ján Maliarik

slovaka pacisto, humanisto, pastro, filozofo kaj teologo

Ján MALIARIK (naskiĝis la 8-an de novembro, 1869, mortis la 14-an de julio, 1946) estis slovaka pacisto, humanisto, pastro, filozofo kaj teologo.

Ján Maliarik
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1869 (1869-11-08)
en Myjava
Morto 14-an de julio 1946 (1946-07-14) (76-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantolatinagrekahebreagermanahungaraanglarusapolaserbasanskritoslovakaĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto • pastro • filozofo • teologo • sociologo • hindologo • mistikulo • teozofo • publikigisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en tre malriĉa familio. Kiel ok jara fariĝis duonorfo kaj kune kun patrino nur malfacile vivtenadis, ofte malsatis kaj vivis en mizero. Akiri edukon li sukcesis dank al granda talento. Finstudis evangelian liceon en Bratislavo, Instruistan lernejon en Ŝopron kaj Evangelian teologian akademion en Bratislavo kaj Preŝov. Li studis ĉefajn mondreligiojn kaj mondajn filozofiajn sistemojn. Li regis la latinan, la grekan, la hebrean, la germanan, la hungaran kaj memstudante ekregis ankaŭ la anglan, la rusan, la polan, la serban, esperanton kaj sanskriton.

Post du kaj duonjara agado en orienta Slovakio li en la jaro 1901 fariĝis evangelia paroĥestro en slovaka vilaĝo Veľké Leváre ĉe Malacky en okcidenta Slovakio, je la ununura evangelia religia kolegaro en Záhorie, kiu konserviĝis ĝis kontraŭreformacio. De komence li estis populara kaj respektita inter paroĥanoj. Li klopodis veki sopiron pri edukiĝo kaj morala nobleco. Dum jaroj 1908- 1912 li prelegis en diversaj filozofie-religie orientitaj societoj.

Li okupiĝis pri projekto de Tuttera ŝtato, por kiu li kalkulis kun Esperanto kiel kun tutplaneda lingvo.

Religio redakti

Maliarik dum siaj studoj de religioj venis al konkludo, ke ekzistas nur unu universala vero, al kiu proksimiĝas aŭ de kiu devojiĝas ĉiuj religioj. La konfesio estas nur sekundara, pli gravas evoluo de moralo kaj de spirita praktikado. Li kreis sinkretan, sed malgraŭ tio originan spiritan sistemon. Li havis ideon pri unuiĝinta homaro sub unu lingva, politika kaj religia principo. Li preferis ĝeneralan neperforton kaj kun tio ligitan vegetarismon, kompaton kaj liberigo de materia havaĵo. Maliarik mem laŭ ĉi principojn agis, vivis en malriĉeco, krom libroj nenion posedis. Proprajn verkojn senpage disdonadis.

Ján Maliarik ĝisvivis finon de la dua mondmilito. Mortis en malsanulejo en Brno 77 aĝa. Entombigita estas en Veľké Leváre en evangelia tombejo, tuj apud lia patrino.

Akompano de Jules Verne? redakti

Laŭdire, danke al Johano Maliarik verkis franca verkisto Jules Verne sian romanon La Karpata Mistera Kastelo. Estas konata epizodo el la jaro 1892, kiam Verne alvenis al Bratislavo. Li planis renkonti tie kun iu hungara verkisto, kiu akompanus lin tra la Karpatoj. La verkisto ne povis veni, kaj Jules Verne restis senhelpa  en la urbo, kie ĉiuj parolis hungare, germane kaj slovake. Maliarik en tiu tempo, kiel juna studento legis gazeton en la restoracio, kie kutime manĝadis tiutempe ankaŭ Verne. Kiam li iris al la restoracio kaj vidis la legantan studenton, rekte aliris al li kaj demandis ĉu li bonvolus akompani lin dum la vojaĝo. Jan Maliarik konsentis. Alkondukis lin unue al Devin. Sekvis ceteraj kasteloj ĉirkaŭ la Karpata valo, kaj ankaŭ fekundaj kampoj en la ebenaĵoj. Verne estis ravita de nia lando kaj Jan Maliarik tute ne sciis kiun li akompanis. Post reveno al Francio Verne sendis al li kelkajn el siaj libroj kun subskribo.

Verkoj redakti

  • Mravnost, patriotismus, nationalismus, confessionalismus
    • (Moralo, patriotismo, naciismo, konfesiismo, 1900)
  • Nebratom faŝistom pražským vzhladom k 36. číslu ich "Národní Republiky"
    • (Al nefratoj faŝistoj pragaj rilate al la 36-a numero de ilia "Nacia Respubliko", 1925)
  • Část korespondence Kňaza Jána Maliarika
    • (Parto de korespondaĵoj de Pastro Ján Maliarik, 1931)
  • Od časného k večnému podle Šankry a Maliarika
    • (De la frua al la eterna laŭ Ŝankro kaj Maliarik, 1991)
  • Od Časného k Večnému podla Šrí Šankaračária 1909
    • (De Portempa al Eterna laŭ Šrí Šankaračária)
  • Tri Slová k Vykúpeniu Sveta 1911
    • (Tri vortoj por savo de la mondo)
  • Sirota Kráľom 1913
    • (Orfo kiel Reĝo)
  • Memorandum 1913
    • (Memorando)
  • Tristo hriechov ľudských 1917
    • (Tricent homaj pekoj)
  • Quo vadis Čechoslovakia? 1925
    • (Kien vi iras Ĉeĥoslovakio?)
  • Celo-Zemský Univerzálny Štát 1925
    • (Tutmonda universala ŝtato)
  • Prečo je medzi Spisovateľmi, Umelcami, Politikmi, Štátnikmi, Žurnalistami atd. … Toľko Nevraživosti? 1927
    • (Kial estas inter verkistoj, artistoj, politikistoj, ŝtatestroj, ĵurnalistoj ktp.... tiom da malamo?)
  • Hlas Kňaza Jána Maliarika 1927-1928
    • (Voĉo de pastro Ján Maliarik)
  • Cesta k Blahu a Mieru zmierením náboženstiev … a osvietením a polepšením národov … 1929
    • (Vojo al bonstato kaj paco per interpacigo de religioj... kaj per lumigo kaj pliboniĝo de nacioj)
  • „Aj! Kráľ Tvoj prichádza k Tebe Tichý! …“ 1929
    • (Ho! Via Reĝo venas al vi Silenta!...")
  • Unia Slovensko-Poľsko-Česká 1931
    • (Unio Slovako-Pola-Ĉeĥa)
  • Slavné z Mrtvých – Vstanie Generála Milana Rasti-Slava Štefánika!! 1933
    • (Glora Reviviĝo de Generalo Milan Rasti-Slav Štefanik!!)
  • OM!… TAT!…SAT!… Moja korenšpondencia s indickým kráľom Mahendra Pratap, Rádžom 1933
    • (OM!... TAT!...SAT!... Mia korespondado kun barata reĝo Mahendra Pratap, Rádžom)
  • Sväté Vážne Prevolanie Múdrosti a Lásky k Celému Zemskému Ľudstvu!! 1933-1934
    • (Sankata Serioza Alvoko de Saĝo kaj Amo al Tuta Tera Homaro!!)