János Ángyán

hungara kuracisto

János Ángyán [jAnoŝ AndjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ángyán János estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.

János Ángyán
Persona informo
Naskonomo Ángyán János György
Naskiĝo 9-an de marto 1886 (1886-03-09)
en Budapeŝto
Morto 19-an de julio 1969 (1969-07-19) (83-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Béla Ángyán
Frat(in)o Béla Ángyán
Okupo
Okupo internisto • universitata instruisto
vdr

János Ángyán [1] Arkivigite je 2015-04-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de marto 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de julio 1969 en Pécs.

Biografio redakti

János Ángyán akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1908. En la sekva jaro li laboris en Berlino en instituto pri Robert Koch helpe de stipendio. Inter 1909 kaj 1923 li laboris en Budapeŝto en la kliniko pri internaj malsanoj, sed ankaŭ interrompoj okazis. En la studjaro 1911 li studvojaĝis al Berlino, Düsseldorf, Strassburg, Parizo, Londono, dum la 1-a mondmilito li laboris en la armeo. En 1919 li estis nomumita privata profesoro, en 1923 publika eksterordinara profesoro (sed jam en Universitato de Pécs). Li estis dekano en la studjaro 1935, rektoro en 1943, poste klinikestro ĝis la emeritiĝo en 1959. Li multe okupiĝis pri evoluo de kuracbanejo en Harkány kaj pri efikaj kuracadoj de tuberkulozo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A vagusok hatása az atrioventikularos szívverésre (1913)
  • A belorvostan tankönyve (1923) - kunlaboranto
  • A colitis probléma (1935)
  • Pneumonia-problémák (1942)

Fontoj redakti