János Asbóth (agronomo)

János Asbóth [jAnoŝ aŝbOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Asbóth János estis hungara agronomo, sciencisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis nemescsói [nemeŝĉOi], liaj filoj estis Lajos Asbóth kaj Sándor Asbóth.

János Asbóth
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de decembro 1768(nun 1768-12-13)
en Hungario Nemescsó (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 19-an de junio 1823
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Asbóth Gottfried János
Okupo
Okupo entomologo • agronomo • instruisto
vdr

János Asbóth[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1768 en Nemescsó (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 19-an de junio 1823 en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Sombor en Serbio).

Biografio redakti

János Asbóth maturiĝis en Sopron, poste li akiris diplomon en Universitato de Göttingen en 1791. Post la hejmenveno li estis instruisto en pluraj urboj de Supra Hungarujo. Tiutempe libertempe li esploris science regionon de Altaj Tatroj laŭ mineralogia, entomologia kaj botanika vidpunktoj. Li estis pioniro de entomologio en Hungario. Ekde 1801 li estis rektoro de Georgikon, ekde 1806 ankaŭ zorganto de bienoj de György Festetics (agronomo). Baldaŭ li havis ŝtatajn postenojn. Li kontribuis latine kaj germane. Lia edzino naskis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Elegie am Tage des Abschieds unsers Lehrers Martin Schwartner (1788)
  • Commentatio de interpretatione codicis sacri ad communia omnes libros interpretandi principia revocata (1791)
  • Oratio, qua novum cursum oeconomicum in Georgico Keszthelyiensi auspicatus est, dicta 2. nov. 1801 (1802)
  • Cantate an die Durchlaucht. Princessin Josephine v. Hohenzollern-Hechingen, Neuvermählte des… Grafen Ladisl. Festetics v. Tolna, Bey Ihrer Ankunft in Keszthely (1811)

Fontoj redakti

Referencoj redakti