János Baka
János Baka [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baka János, estis hungara instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kézdikurtapataki.
János Baka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de decembro 1840 en Aŭstra imperio, Transilvanio Csíkszentgyörgy |
Morto | la 29-an de majo 1928 en Rumanio Sânmartin (Harghita) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
János Baka[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1840 en Csíkszentgyörgy (Aŭstra Imperio, Transilvanio, nuntempa Ciucsângeorgiu en Rumanio), li mortis la 29-an de majo 1928 en Sânmartin (Harghita) (Rumanio).
Biografio
redaktiJános Baka lernis muzikajn sciojn hejme de sia patro. Ekde 1858 li instruis en pedagogia lernejo en Csíksomlyó, dum en 1860 li akiris instruistan licencon pri kantoroj. Inter 1861-1870 li estis vickantoro, poste instruisto de kantoroj en Csíkszentmárton ĝis la pensiuliĝo en 1910. Inter 1908-1910 li estis ankaŭ lernejestro en alia lernejo. Li komponis ekleziajn kaj lernejajn kantojn. Li ricevis premion en 1925.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Őrangyal. Ima- és énekeskönyv. (sen eldonjaro, kvinfoje eldonita)
- Ártatlanok őrangyala. Ima- és énekeskönyv katolikus gyermekek számára. (1892, trifoje eldonita)
- Erdély egyházmegye énekeskönyve. 1–2. (3 volumoj, 1921–1924)
- Vallásos énekek a katolikus kántorok használatára. (1922)
- Kis dalos. R. k. népiskolák számára. (1926)
Memorigiloj
redakti- biblioteko de Sânmartin portas la nomon "Baka János"