János Balogh (zoologo)

János BALOGH [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh János estis hungara zoologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).

János Balogh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1913 (1913-02-19)
en Lonka
Morto 15-an de aŭgusto 2002 (2002-08-15) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo araneologo • ekologo • zoologo • universitata instruisto
vdr

János Balogh naskiĝis la 19-an de februaro 1913 en Hungario, en Nagybocskó (nuntempa Velikij Biĉkiv en Ukrainio). Li mortis la 15-an de aŭgusto 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Balogh doktoriĝis en Budapeŝto, poste li komencis sian karieron en la universitato en 1937. Li estis fama pri la universitataj prelegoj. En 1963 li vojaĝis al Afriko, poste al aliaj foraj landoj, ekzemple al Aŭstralio, Ĉilio, Sejŝeloj, Bolivio. Li ofte faris medioprotektajn programojn en Hungara Televizio. Li ricevis premion Kossuth en 1963, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A zoocönológia alapjai 1953
  • Lebensgemeinschaften der Landtiere 1958
  • The Oribatid Genera of the World 1992
  • Identification keys to the Oribatid Mites of the Extra-Holarctic Regions 2002

Fontoj redakti