János BATSÁNYI [jAnoŝ baĉAnji], hungare Batsányi János estis hungara poeto, jakobeno.

János Batsányi
Persona informo
Batsányi János
Naskiĝo 9-an de majo 1763 (1763-05-09)
en Tapolca
Morto 12-an de majo 1845 (1845-05-12) (82-jaraĝa)
en Linz
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Gabriele von Baumberg vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo pri Batsányi

Li naskiĝis la 9-an de majo 1763 en Hungara reĝlando en Tapolca. Li mortis la 12-an de majo 1845 en Linz.

Biografio redakti

Li frekventis lernejojn en Keszthely, Veszprém, Sopron kaj Pest (urbo). Li parolis hungare, latine, germane kaj france. Li fondis la unuan hungaran literaturan societon kaj ankaŭ revuon kun Ferenc Kazinczy kaj Dávid Baróti Szabó. Li estis fidelulo de la franca revolucio. Pro poemo, kie li salutis la revolucion, li perdis la postenon en 1793. En la sekva jaro li estis kondamnita je unu jaro. En 1805 li edziĝis al aŭstria poetino. En 1809 Napoleono okupis Vienon kaj Batsányi tradukis proklamon de Napoleono. Baldaŭe tial li estis deportita al Linz, kie li mortis. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.

Citaĵo el lia grava poemo estas vaste konata: "Vi ĵetu atenteman rigardon al Parizo".

Memorigiloj redakti

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio